Blanka maneto de Henrieto estas malgranda, ho mia Di'! Sed ŝia koro -- kia doloro -- estas malpli! La plektoj haraj neordinaraj estas longegaj, ho mia Di'! Sed longo langa -- fakto tre stranga -- estas multpli. Ŝia talio kiel lilio estas mallarĝa, ho mia Di'! Sed la prudento -- kia turmento -- estas malpli. Ŝiaj okuloj kun ardaj bruloj estas nigregaj, ho mia Di'! Sed la animo -- ho kia rimo -- estas multpli. |
Sendu demandojn kaj proponojn al
Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>