Enkomputiligis Don HARLOW
Mi kreis nun por mi mirindan monumenton, Ĝi estas al popol' eterna mia don', Kaj ĝi per alta kap' superas eminenton De l' Aleksandra glor-kolon'. Ne tute mortos mi! Anim' en kara liro Pluvivos post la korp', ne estos ĝi mortont', Kaj ĉiam famos mi, dum vivos la inspiro De unu eĉ poet' en mond'. La tuta vasta land' min gloros kun efiko Kaj ĉiu naciar' tre bone konos min: Fiera slava nep', kalmuko step-amiko, Tunguz' sovaĝa nun kaj finn'. Kaj longe amos min popolo kun sincero, Ĉar vekis mi per lir' bonecon de l' anim', Ĉar en severa temp' mi kantis pri libero Kaj vokis al indulg' sen tim'. Diecan volon, muz', obeu kaj ne spitu, Ne zorgu pri la kron', ne timu pri insult', La kalmni' kaj laŭd' vin tute ne ekscitu Kaj ne diskutu vi kun stult'. |