Enkomputiligis Don HARLOW |
"Povas vi min, kruelul' aflikti per tiaj paroloj!? Tiel amaras ĉe vi krude la dir' de l' amant'!? Se min akuzas popol', mi toleras, ĉar ĉu mi ne estas Kulpa? nu jes! Sed, ho! Kulpas mi sole kun vi. Montras ja al najbarin' envia ĉi vestoj sur korpo, Ke la vidvino pri l' edz' ne plu ploradas en sol'. Kaj ĉu vi sen singard' en lumo de l' luno ne venis Ofte, kun nigra surtut', ronde nuktonda harar'? Kaj ĉu ne prenis vi eĉ, por ŝerco, la maskon de pastro? Temas pri ia prelat'? Nu, ĉi prelat' estas vi! Ja ne kredeble en Rom' pastrara, sed tamen, mi ĵuras, Pastro neniam dum viv' ĝojis al mia brakum'. Povra mi estas, domaĝ'! kaj juna, min konas tentistoj, Falconieri al mi ofte jam gapis je l' vang'. Kaj kun ŝarĝita leter' fiperist' de Albani min logis Jen al la Fontoj Kvar, jen al Ostia-haven'. Kiu ne iris? Mi mem! Ĉar mi ĉiam malamis la ŝtrumpojn Same en ruĝa kolor', kiel en viola kolor'. -- Ĉiam ja fine la tromp' vin trafas, knabinoj -- la patro Diris ja, eĉ se l' patrin' pensis kun pli da facil'. Tiel do fine la tromp' min trafis. Vi kun mi koleras Certe el nura pretekst' por liberiĝi de mi. Iru! Ne indas ja vi la virinojn, ho viroj. Infanojn Portas ja ni sub la kor', kaj la fidelon en sin', Sed ja vi, kun via fort' kaj deziro, samtempe forŝutas Ankaŭ la amon de vi en la brakumoj sur lit'!" Tiel la Kara al mi. Kaj de l' seĝ' la etulon ŝi levis, Premis ĝin al sia brust', ŝvelis l' okuloj de larm'. Kiel mi sidis en hont'! ke la Karan povis makuli Antaŭ mi tiel la klaĉ' de l' malamika popol'. Brilas ja nur por moment' malhele kaj fume la fajro, Kiam subite kun ŝpruc' akvo verŝiĝas sur ĝin, Sed ĝi puriĝas tuj, forpelas vaporojn nubumajn, Flagras kun nova potenc' supren, brilante, la flam'! |