Enkomputiligis Don HARLOW

'Kara, se diras vi, ke al homoj, kiel infano'

de Johann Wolfgang von GOETHE

elgermanigis Kálmán KALOCSAY

Aperis en Romaj Elegioj & La Taglibro, Literatura Mondo, Budapest, 1932, p. 22


Kara, se diras vi, ke al homoj, kiel infano
  Ne tre vi plaĉis kaj vin vidis la panjo sen ŝat',
Ĝis vi al plena elkresk' evoluis silente -- mi kredas.
  Plaĉe imagas mi vin strange aparta infan'.
Mankas ja same la form' kaj koloro al floroj de l' vito,
  Ravas en plena matur' homojn kaj diojn la ber'.

Poste