Enkomputiligis Don HARLOW

'Ho, Aleksandro, Cezar', Frederiko, Henriko, la Grandaj'

de Johann Wolfgang von GOETHE

elgermanigis Kálmán KALOCSAY

Aperis en Romaj Elegioj & La Taglibro, Literatura Mondo, Budapest, 1932, p. 24


Ho, Aleksandro, Cezar', Frederiko, Henriko, la Grandaj,
  Donus duonon de l' glor' certe volonte al mi
Interŝange por nokt' ununura sur tiu ĉi lito,
  Sed la povrulojn Hades' tenas severe en pov'.
Ĝoju do al la kuŝej' am-varma, ho homo vivanta,
  Antaŭ ol ĉe pied' lavos vin froste la Stiks'.

Poste