Enkomputiligis Don HARLOW

'Restas Amor' ja fripon'! kiu fidas lin, tiun li trompas'

de Johann Wolfgang von GOETHE

elgermanigis Kálmán KALOCSAY

Aperis en Romaj Elegioj & La Taglibro, Literatura Mondo, Budapest, 1932, pagoj 25-27


Restas Amor' ja fripon'! kiu fidas lin, tiun li trompas.
  Flate li venis al mi: "Laste min aŭdu kun fid'!
Bonon intencas mi nun; vi dediĉis la vivon kaj verkon
  Tute al mia honor', jes, mi rekonas kun dank'.
Vidu, vin sekvis mi nun eĉ al Romo; volonte mi farus
  En tiu fremdregion' ion por via plezur'.
Plendas ja ĉiu migrant' ke ne trovas li bonan regalon,
  Nepras la bona regal' post rekomend' de Amor'.
Mire observas vi nun la antikvajn palacojn ruinajn,
  Sanktajn lokojn de l' Urb' vi travagadas en pens'.
Kaj vi honoras eĉ pli la valorajn restaĵojn de la arto.
  Sed ĉe l' iama kreint' ĉiam vizitis ja mi!
Formis ĉi bildojn mi mem! Pardonu, ne fanfaronado!
  Mem vi konfesas, ke nun pravas mi en ĉi parol'.
Sed nun neglektas vi min! Kie estas la belaj figuroj,
  Kie la bril', la kolor', kie la trov' kaj invent'?
Ree komencus vi nun, ho amiko? La skolon de l' grekoj
  Jaroj ne fermis ja for, estas aperta la pord'!
Junas eterne ja mi, l' instruanto, min plaĉas la juno
  Kaj ne maljuna sagum'! Freŝe! Komprenu do min!
Novis l' antikva epok', kiam tiuj feliĉaj vivadis,
  Vivu feliĉe: en vi vivos l' antikva epok'!
Kie la ŝtofon por kant' vi ja prenos? Mi devas gin doni!
  Scion pri l' alto de l' stil' donos al vi nur la am'!"
Tiel la ruza sofist'. Kiu kontraŭdirus? Domage,
  Estas jam mia kutim': agi laŭ estra ordon'.
Nun, perfide al vort' li sin tenas, li donas kant-ŝtofon,
  Sed, kun la rabo de l' temp', rabo de l' forto kaj mens'.
Dolĉa rigardo, manprem', kaj kisoj kaj vortoj agrablaj,
  Kaj rav-senca silab', jen, kiujn ŝanĝas am-par'.
Pepo fariĝas babil', la balbuto: dorlota parolo,
  Himnoj sonoras ja for -- sen prozodia mezur'.
Kaj vin, Aŭrora, mi konis ĝis nun amikino de l' Muzoj.
  Sed, ĉu delogis eĉ vin jam la flirtema Amor'?
Nun vi ja ŝajnas al mi amikin' de Amoro, vi vekas
  Min sur lia altar' ree por tago de fest'.
Trovas mi sur mia brust' harbuklojn plenajn, kapeto
  Kuŝas premete sur brak' alfleksiganta ĉe l' kol'.
Kia ĝojiga vekiĝ'! ho, labori en horoj ripozaj
  Pri l' monument' de l' plezur', kiu nin lulis al dorm'.
Sed -- ŝi moviĝas en sonĝ' kaj sinkas al rando de l' lito
  Forturnante sin, sed -- restas la man' en la man'.
Ligas nin dolĉa inklin' kaj fidela sopiro por ĉiam,
  Estas nur unu ŝanĝem': tajdo de l' amo-dezir'.
Eta ekpremo de l' man' ...: la ĉielajn okulojn mi vidas
  Ree apertaj! Ho ne! Lasu ripozi ĉe l' vid'!
Restu fermitaj! vi min ebriigas, konfuzas; tro frue
  Fuĝos la milda plezur' pri via pura observ'.
Formoj! Ho, kia grand'! Kia nobla fleksiĝo de l'membroj,
  Tian Ariadne dum dorm', Theseus, lasus vi for?
Nur unu kis' al ĉi buŝ'! Ho Theseus! Kuru, rifuĝu!
  Vidu l' okulojn! -- Vekiĝ'! -- Restos eterna la ĉen'!

Poste