Enkomputiligis Don HARLOW

'Ekkrias kok'. Tuj la knabin' forŝovas'

de Johann Wolfgang von GOETHE

elgermanigis Kálmán KALOCSAY

Aperis en Romaj Elegioj & La Taglibro, Literatura Mondo, Budapest, 1932, p. 71


Ekkrias kok'. Tuj la knabin' forŝovas
Kovrilon, vigle per korset' sin vestas,
Kaj dum ŝi tiel strange sin retrovas,
L' okulmallevo pri konfuz' atestas.
Ŝi iras -- laste li ŝin vidi povas,
En la okul' la belaj membroj restas.
Poŝtkorno! Kaj li en kaleŝ' eksidis,
Al amatin' trankvile forrapidis.

Poste