Enkomputiligis Don HARLOW

'Kun kia entuziasm' al ĉi grundo klasika mi ĝojas!'

de Johann Wolfgang von GOETHE

elgermanigis Kálmán KALOCSAY

Aperis en Romaj Elegioj & La Taglibro, Literatura Mondo, Budapest, 1932, paĝoj 14-17


Kun kia entuziasm' al ĉi grundo klasika mi ĝojas!
  Laŭte parolas al mi, rave la Nun', la Pasint'!
Agas mi laŭ la konsil': foliumas plej diligente
  Verkojn antikvajn la man', tage kun nova plezur'.
Sed dum noktoj Amor' min okupas alimaniere:
  Estas duona instru', sed ja duobla feliĉ'!
Kaj, ĉu ne lernas mi do, se la dolĉajn formojn de l' brusto
  Esploradante, la man' glitas malsupren al koks'?
Nun mi komprenas nur la marmoron; mi pensas, komparas,
  Vidas palpante l' okul', palpas vidante la man'.
Do, se la Kara de mi kelk horojn rabas de l' tago,
  Donas ŝi horojn de nokt' al mi por riĉa kompens'.
Kaj ne konstanta kisad', sed okazas eĉ saĝa parolo,
  Kiam ŝi dronis en sonĝ', kuŝe mi pensas pri mult'.
Ofte jam en ŝia brak' mi poemis; batis la takton
  De l' heksametra mezur' milde fingrante la man'
Sur ŝia dorso. Kaj dum ŝi spiradis en dolĉa dormeto,
  Spir' ŝia ardis al mi ĝis la profundo de l' brust'.
Gardis Amor' pri la lamp' kaj pri tempoj meditis li, kiam
  Same li estis en serv' de l' triumviroj de l' am'.

"Gardis Amor' pri la lamp'..."

Poste