Enkomputiligis Don HARLOW |
Kara, ne pentu, ke vi al mi donis vin tiel rapide. Kredu, mi pensas sen mok', sen malaltigo pri vi. Pafas Amoro per sag' multspeca, la unuj fendetas, Kaj de sekreta venen' jarojn malsanas la kor'. Sed kun potenca flugil' kaj freŝe fajlita akraĵo Traas aliaj ĝis cerb', faras tuj brulon en sang'. En la heroa epok', kiam amis diinoj kaj dioj, Sekvis rigardon dezir', sekvis deziron plezur'. Kredas vi, ĉu, ke l' diin' de la Amo longege meditis, Kiam ŝi sur Ida-mont' vidis Anĥizon kun plaĉ'? Kaj se ĉe l' bela dormant' hezitintus Luna pri l' kiso, Lin la envia Aŭror' estus vekinta en hast'. Hero en festa brueg' ekvidis Leandron kaj ĵetis Arde sin tuj la amant' al la noktnigra ondar'. Rea Silvia, virgin' reĝidina, aliris, por ĉerpi Akvon, al bord' de Tiber' kaj ŝin ekkaptis la di'. Tiel generis la filojn Mars'! La ĝemelojn lupino Nutris per mamo, kaj Rom' iĝis reĝino de l' mond'. |