Enkomputiligis Don HARLOW

'Lumas aŭtune la flam' de l' province afabla fajrujo'

de Johann Wolfgang von GOETHE

elgermanigis Kálmán KALOCSAY

Aperis en Romaj Elegioj & La Taglibro, Literatura Mondo, Budapest, 1932, p. 23


Lumas aŭtune la flam' de l' province afabla fajrujo,
  Flagras ĝi krake, kun zum', supren el verga fasket'.
Ĉarmas ĝi en ĉi vesper' min duoble, ĉar antaŭ ol, karbe
  Konsumiĝinte, la fask' falos al cindro kaj polv':
Venos la kara knabin', tiam flamos la vergoj kaj ŝtipoj.
  Kaj varmiĝinte, la nokt' iĝos brilanta solen'.
Morgaŭ, en fru', diligente forlasos ŝi liton de l' amo,
  Vekos denove ŝi tuj flamojn el sub la cindrar'.
Donis al la flatulin' ja Amoro donacon de l' povo :
  Veki la ĝojon, ĵus cindre dronintan en sven'.

Poste