Enkomputiligis Don HARLOW

'Sed majstro Bub' kapricas. Sen atento'

de Johann Wolfgang von GOETHE

elgermanigis Kálmán KALOCSAY

Aperis en Romaj Elegioj & La Taglibro, Literatura Mondo, Budapest, 1932, p. 68


Sed majstro Bub' kapricas. Sen atento
La grumblojn kaj ordonojn li ricevas.
Subite -- jen li; tute en silento
Kun sia tuta pomp' li sin eklevas.
Al la migrant' nun eblas jam kontento,
Ĉe l' font' soife nokti li ne devas.
Li klinas sin, por kisi ŝin dum kuŝo,
Sed haltas, tamen, kvazaŭ pro repuŝo.

Poste