Enkomputiligis Don HARLOW

'Kiun vi volas, laŭ plaĉ' respektu!'

de Johann Wolfgang von GOETHE

elgermanigis Kálmán KALOCSAY

Aperis en Romaj Elegioj & La Taglibro, Literatura Mondo, Budapest, 1932, paĝoj 12-13


Kiun vi volas, laŭ plaĉ' respektu! Mi fine kaŝiĝis.
  Belaj damoj, kaj vi, moŝtoj el monda elit',
Nur demandadu pri kuz' kaj onklo kaj aĝaj onklinoj,
  Post la ligita parol' sekvu enue la lud'.
Ĉiuj ceteraj! bonfartu en cirkloj malgrandaj kaj grandaj,
  Ofte portintaj min preskaŭ jam ĝis malesper'.
Nur ripetadu sen cel' politikajn publik-opiniojn,
  Kiuj migranton sen fin' pelas tra l' tuta Eŭrop'.
Tiel pelsekvis post brit' vojaĝanta la kanto pri Malbrough,
  Jen de Pariz' al Livorn', jen de Livorno al Rom',
Poste plu eĉ ĝis Napol', sed se estus velinta li Smirnon,
  "Malbrough" akceptus ja lin, "Malbrough" havene la kant'!

Tiel mi devis ĝis nun ĉiupaŝe nur aŭdi kaj aŭdi
  Jen la mallaŭdon pri pleb', jen la mallaŭdon pri reĝ';
Sed vi ne trovos ja min nun baldaŭ en mia nesteto,
  Kiun princeto Amor' donis al mi por azil'.
Kovras li min per flugil'! Mia Kara, kun Roma animo.
  Tie ne timas kun zorg' pri l' furioza gallar'.
Ŝi ne demandas pri fam' de novaĵoj, ŝi zorge spionas
  Nur la dezirojn de l' vir', al kiu donis ŝi sin.
Kaj ŝi plezuras pri li: pri libera, fortika fremdulo,
  Kiu fabelas pri mont', ligna domaro kaj neĝ'.
Ŝi partoprenas en flam', kiun en lia brusto ŝi metis,
  Ĝojas ne zorgi pri or', kiel alia Roman'.
Estas pli bona la manĝ' kaj ne mankas la mono por vestoj,
  Estas ja eĉ veturil' porti ŝin al la oper'.
Ĝojas filin' kaj patrin' pri la gasto veninta el nordo,
  Kaj tiel regas barbar' bruston kaj korpon el Rom'.

Poste