Enkomputiligis Don HARLOW |
Kaj kreskis plu sopiro kaj inklino. Jam gefianĉis ni en fru' de l' jaro. Maj-flor' plej bela: mem la fianĉino, Ho, ardis por plezur' la juna paro! Kaj ŝin gvidinte al preĝej' je l' fino, Konfesas mi, ĉe pastro kaj altaro, Sub via kruc' funebra, sanga Kristo, Pardonu, Di', -- moviĝis la Servisto. |