Enkomputiligis Don HARLOW

'Kaj, vi, nuptnoktaj, riĉaj litdrapiroj'

de Johann Wolfgang von GOETHE

elgermanigis Kálmán KALOCSAY

Aperis en Romaj Elegioj & La Taglibro, Literatura Mondo, Budapest, 1932, p. 66


Kaj, vi, nuptnoktaj, riĉaj litdrapiroj.
Kusenoj larĝaj, ŝvela plumremburo,
Tapiŝoj, kiuj nin per silkflugiloj
Dum amaj luktoj kovris kun susuro,
Kaĝbirdoj, kiuj vekis nin per triloj
Neniam tro frutempe por plezuro!
Vi vidis nin sub via ŝirmo paca,
Ŝin danke helpa, min neniam laca.

Poste