Enkomputiligis Don HARLOW

'Kaj kiel ofte ĝuis ni, senĝenaj'

de Johann Wolfgang von GOETHE

elgermanigis Kálmán KALOCSAY

Aperis en Romaj Elegioj & La Taglibro, Literatura Mondo, Budapest, 1932, p. 67


Kaj kiel ofte ĝuis ni, senĝenaj,
Edzrajtojn sanktajn konkubmaniere!
En riĉaj herboj, kanoj ĉirkaŭprenaj,
Strangloke, kie riskis mi fiere.
Sen hont' ni estis subit-entreprenaj,
Min ĉiam servis brava Bub' sincere.
Sed nun, mi vane vekas ĉi friponon,
Li de la mastro rabas belan bonon.
Sen hont' ni estis subit-entreprenaj
Sen hont' ni estis subit-entreprenaj

Poste