Enkomputiligis Don HARLOW |
Sed, dum pri l' sorto mi meditis morne, Mil damnoj bolis en la kor' ribela, Mi min insultis, min priridis dorne, Nenio helpis kontraŭ l' sven' kruela. Jen dormis ŝi, pli bele ol maldorme, Kun longa meĉ' krepuskis flam' kandela, La taglaboron, junajn penojn bene Sekvas la dorm', neniam tro fruvene. |