Enkomputiligis Don HARLOW

'Vort' milda, kiso ŝajne ŝin sufiĉas'

de Johann Wolfgang von GOETHE

elgermanigis Kálmán KALOCSAY

Aperis en Romaj Elegioj & La Taglibro, Literatura Mondo, Budapest, 1932, p. 58


Vort' milda, kiso ŝajne ŝin sufiĉas,
Kvazaŭ sopirus ŝi nur ĉi mielon,
Kun kia ĉasta ced' ŝi amdediĉas
Sindonan korpon, dolĉan formoŝvelon,
Raviĝas, ĝojas, poste kvietiĝas,
Kvazaŭ jam tute atinginte celon.
Mi ankaŭ, kuŝas, ĝuas ŝian vidon,
Havante pri la Majstr' ankoraŭ fidon.

Poste