Enkomputiligis Don HARLOW

'De l' Kara, kiel ofte, por akcelo'

de Johann Wolfgang von GOETHE

elgermanigis Kálmán KALOCSAY

Aperis en Romaj Elegioj & La Taglibro, Literatura Mondo, Budapest, 1932, p. 46


De l' Kara, kiel ofte, por akcelo
De mond-aferoj, longe mi foriris,
Sed venis al la kap' nur ŝia belo,
Kiom ajn mi lernadis kaj akiris.
Kaj, kiel nokte stelas sin ĉielo,
La fora am' memorfajrere brilis:
Sub plumo igis ĉiu tag-okazo
Komparo pri ŝi en dolĉvorta frazo.

Poste