Enkomputiligis Don HARLOW

'Mi rerapidis. La kaleŝ' ekkrakis'

de Johann Wolfgang von GOETHE

elgermanigis Kálmán KALOCSAY

Aperis en Romaj Elegioj & La Taglibro, Literatura Mondo, Budapest, 1932, p. 47


Mi rerapidis. La kaleŝ' ekkrakis.
Prokraston noktan la difekt' promesis.
Hejmen ruliĝi mi jam min imagis,
Kaj nun -- labor' kaj pacienc' necesis.
Forĝiston, radfariston mi atakis:
Ili martelis, eĉ respondi ĉesis.
Metioj havas sian kapriceton.
Nu, kion? Grumbli, ĝisatendi preton!

Poste