Enkomputiligis Don HARLOW |
Do -- resti. Stelo de l' proksima ŝildo Min vokis. Ŝajne la loĝej' afablis. Knabino venis, rare bela bildo, Kaj eklumigis. Ĉio tuj agrablis. Ŝtupar', verando logis min per mildo, Ĉambretoj ege ĉarmi min kapablis, Pekeman homon, ŝveban en libero, Ekŝpinas kaj enretas tuj la Belo. |