Enkomputiligis Don HARLOW

'Nu, kaj rigardi! Ĉiu okulĵeto'

de Johann Wolfgang von GOETHE

elgermanigis Kálmán KALOCSAY

Aperis en Romaj Elegioj & La Taglibro, Literatura Mondo, Budapest, 1932, p. 52


Nu, kaj rigardi! Ĉiu okulĵeto
Ĉielpromeson antaŭ mi disvolvis,
Ĝemspiron ne repremis la korseto,
Ĝi bruston ŝian eĉ pli pompe volbis,
Mi vidis: ĉe l' oreloj, kol', nuketo,
Amflor' de fuĝa ruĝo sin dissolvis,
Ŝi iris for, farinte ĉion prete,
Iris. rigardis, iris hezitete.
Iris, rigardis, iris hezitete
Iris, rigardis, iris hezitete

Poste