Enkomputiligis Don HARLOW

'Tiam la sensoj ŝvelis, koro bolis'

de Johann Wolfgang von GOETHE

elgermanigis Kálmán KALOCSAY

Aperis en Romaj Elegioj & La Taglibro, Literatura Mondo, Budapest, 1932, p. 62


Tiam la sensoj ŝvelis, koro bolis,
La tuta hom' de ravo vibre plenis,
Ŝin, dum en danc' rapida vi fervoris,
Apenaŭ brakoj, kaj jam brusto tenis,
Ŝin kvazaŭ de vi mem vi gajni volis,
Centoblis ĉio, kio por ŝi penis,
Ĉiu vivforto sprita kaj spirita,
Kaj, pli ol ĉiuj, tiu Majstro spita.

Poste