Enkomputiligis Don HARLOW

'Ŝtonoj, parolu al mi!'

de Johann Wolfgang von GOETHE

elgermanigis Kálmán KALOCSAY

Aperis en Romaj Elegioj & La Taglibro, Literatura Mondo, Budapest, 1932, p. 11


Ŝtonoj, parolu al mi! ho parolu, vi altaj palacoj!
  Stratoj, vorton nur! Ĉu vi silentas, Geni'?
Ĉie ja loĝas anim' en la sanktaj kolonoj kaj muroj,
  Romo eterna! Al mi ĉio ĉi mutas ankor'.
Ho, kiu flustras al mi, en kiu fenestro videblas
  Al mi la dolĉa figur' min freŝiganta per flam'?
Mi ne konjektas pri l' voj', kie ĉiam kaj ĉiam la karan
  Tempon oferos mi for, ire al ŝi kaj de ŝi.
Templojn observas mi nun kaj palacojn, ruinojn, kolonojn.
  Kiel la hom' de prudent' uzas vojaĝon por gajn'.
Sed tio baldaŭ ja for! Tiam estos preĝej' ununura.
  Nur la preĝej' de Amor', kien mi iros, adept'!
Kvankam vi estas ja mond', ho Romo, sed tamen, sen amo
  Mondo ne estus ja mond', Romo ne estus ja Rom'.

Poste