Enkomputiligis Don HARLOW |
Tedas min unu afer' pli ol ĉio; alia afero Estas al mi abomen'! Por ĉiufibra ribel' Pelas min eĉ ĝia pens'! Mi konfesas al vi, ho amikoj: Estas tedega al mi nokte la lito en sol'. Sed abomene: sur voj' de la amo kaj inter la rozoj Timi de pik' de serpent' kaj de insida venen'. Kiam, ĉe l' rava moment' de la amo sindona, al kapo Dolĉe sinkanta en lac', venas flustrante la zorg'. Tial feliĉas mi kun Faŭstina! Ŝi ĝoje dividas Liton kun mi; per fidel' pagas ŝi por la fidel'. Amas rapida junec' la ravantajn malhelpojn; mi amas Ĝui en longa komfort' pri la sekura bonaĵ'. Ho, kia granda plezur': interŝanĝi la kisojn sekurajn, Verŝe de buŝo al buŝ' suĉi el spiro kaj viv'! Tiel ĝojigas ni nin dum longaj noktoj, aŭskultas, Brusto ĉe l' brusto pri l' vent' kaj pri la tondro kaj pluv'. Tiel alvenas krepusk' de mateno; kaj portas la horoj Novajn florojn al ni, tagon ornamas por fest'. Lasu, Kviritoj, al mi ĉi feliĉon, kaj per ĉi plejplejo El ĉiuj bonoj de l' mond', benu abunde vin Di'. |