Enkomputiligis Don HARLOW

'Trafita de fatal', nur el rakonto'

de Johann Wolfgang von GOETHE

elgermanigis Kálmán KALOCSAY

Aperis en Romaj Elegioj & La Taglibro, Literatura Mondo, Budapest, 1932, p. 61


Trafita de fatal', nur el rakonto
Konita, diras li: "Nun scias vi jam,
Kial krucsignas sin la edziĝonto
por peli for la sorĉon mismagian.
Prefere hakilpluvo, ol ĉi honto!
Ne tiel estis antaŭ jaroj, kiam
Unue ravis vin la Sinjorino
En danc-salon', ĉe pompa ilumino.

Poste