Enkomputiligis Don HARLOW

'Kial al vitĝarden' vi ne venis hieraŭ, karulo?'

de Johann Wolfgang von GOETHE

elgermanigis Kálmán KALOCSAY

Aperis en Romaj Elegioj & La Taglibro, Literatura Mondo, Budapest, 1932, p. 34


"Kial al vitĝarden' vi ne venis hieraŭ, karulo?
  Tie, laŭ mia promes', sola atendis mi vin."
"Kara, enestis mi jam, sed ekvidis, feliĉe la onklon,
  Klini sin al kaj re, dum laborado, ĉe l' vit',
Ŝtele rifuĝis mi for." "Ho, kia eraro vin trafis!
  Estis ja birdtimigil', kiu timigis vin for.
Vigle ĝin faris ni el malnovaj ĉifonoj kaj kanoj,
  Vigle kunhelpis mi mem, por mia propra malbon'."
Jen do -- dezir' de l' onklet'! Ĝi forpelis la birdon malbonan,
  Kiu priŝtelas lin pri l' ĝardenet' kaj nevin'.

"Sola atendis mi vin ..."

Poste