Enkomputiligis Don HARLOW

Saluto al la hejmo

elgermanigis Saĉio OKA


[ Mi trovis ĉi tiun poemon -- unu el du -- sur bruniĝinta folio en ekzemplero de la "Analiza Historio" de Drezen, kiu lastatempe atingis la Centran Oficejon de ELNA. La original verkinto estas nekonata al mi. Ionel ONET sugestas, ke eble temas pri Heinrich HEINE. Ĉu iu povas doni al mi certan informon pri tio?

Saĉio OKA estas nuntempe tute nekonata en la Esperanto-movado, sed verŝajne en la malfruaj 40aj jaroj li loĝis ie en Centra Usono (eble Minneapolis) -- mi iam vidis karton de tie kun lia subskribo. Li verŝajne ĝis iu grado kunlaboris en la tria periodo de Literatura Mondo, ĉar ĝuste en tiu revuo mi trovis lian tradukon de la novelo "La donaco de la magoj" de la usona novelisto O. HENRY.

Sur la folio estis du poemoj, ĉi tiu kaj "Forlasis, forlasis", kaj mi ĝojas povi revenigi tiujn du tradukojn de Saĉio OKA al la taglumo.
]

Hejmen volas mi reiri,
Al la kara patro lok',
Kie restas kant' altire,
Kie estas hejma vok'.

(Ĥoro) Kara hejmo, mi salutas,
El fremdujo mi salutas,
El vojaĝo mi salutas,
Mi salutas, kara hejm'!

Viaj valoj, viaj montoj,
Via sankta verdarbar'!
O, vin volas mi revidi
Por la ĝojo en la kor'.

Sorto mia ne permesas;
Mondon devas vagi mi.
Kara hejm', pri vi mi pensas,
Kun salut' el kor' al vi.