Enkomputiligis Don HARLOW

Ĉu sciis mi en horo, kiam Muzo ...

de Anna AĤMATOVA

elrusigis L. NOVIKOVA

Aperis en Moskvaj Novaĵoj, Esperanta provnumero, Aprilo 1989, p. LS4


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Ĉu sciis mi en horo, kiam Muzo
Eniris min en blanka robraglan',
Ke Liron, ŝtoniĝintan pro senuzo
Vanprenos revivigi mia man'.

Ĉu sciis mi en hor' de fulmotondro
De mia amo, sola por la kor',
Ke al plej kara viro en la mondo
Okulojn aglajn fermos mi kun plor'.

Ĉu sciis mi en la sukceso vica,
Dorlotis kiam min la rava sort',
Ke iam homoj per primok' malica
Respondos al angora mia vort'.