Enkomputiligis Don HARLOW
En kiu cirklo de l' Purgatorio Eltrovis fine Dante Alighieri La kabeintojn? Aŭ ĉu Vergilio ĝin pasis aŭ ŝajnigis malaperi, Por ŝirmi la poeton de l' angoro De vidi la perditojn trosuferi, Tiel proksime al la Verda Koro, Sed malproksime de la Vero Verda? "Ho Kabe! Kabe!" krias la sufloro. Ĉu tiu homamaso celoperda Al Dante pledis resti sur la vojo Kaj doni eĉ nur onon de kuler' da Esperanto? Ĉu al li ilia bojo Ne kompreneblis? Ĉu li nur la muron Rigardis, sen por eĉ nur unu fojo Vidi Kabeojn kaj Babelan Turon Kaj aŭdi la babilon kaj torturon? |