Enkomputiligis Don HARLOW

Tertremoj

de ABA EKLU Abatevi

Aperis en Ondo da Vero 24, trimonata informilo de TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Ĉiuj suferas je tertremoj,
Elsenditaj de Dio por instali
Klare l' egalecon inter homoj.
Kontraŭ tertremoj neniu povas batali.
Simile tremas reĝoj kaj sklavoj.
Tiam riĉeco kaj supereco
Akiritaj per lerteco de avoj
Ne plu estas la fratoj de fiereco.

Nu! Vokas Diojn la saĝuloj.
El la ĉielo la solva voĉo tondras.
Kiam sin tuŝas iaj ajn uloj,
Trankvile gracon al ili mi sendas.
Umu surkorpe similan tukon.
Ĝia koloro estas tia de mia haro.
Faru du vicojn sen vidi ies nukon.
Subite Eku (1) pasas inter la aron.

Ĝia dekstra flanko fariĝis nigra.
Kaj la alia vico montriĝis blanka.
Tio kreskigas polemikon pigran
Ĝis perdiĝis pura sango.

Ajna disputo, kiu naskiĝas inter homoj,
Venas el miskompreno, malobservado.
Observu tagon kaj nokton en via domo,
Konsiderante ĉiun flankon de kreado.

Piednoto

(1) En la mitologio de la popolo Ewe en Togolando Eku estas la dio, kiu mortigas homojn. Ĝi aperas kiel ĉevalego, kies korpo havas nigran haron dekstre kaj blankan maldekstre.