Enkomputiligis Don HARLOW
Mi eltrinkis lastan gluton El someraj rememoroj, Kontraŭtristan kuracilon Iluzian, multkoloran. Kaj ekvibris malsereno En etende vastaj horoj, Kiam venis voko venta De la verda karavan'. Verdaj karavanoj, verdaj karavanoj Migras ĉiujare al la verda land', Al sinceraj sentoj, al amikaj manoj, Prenu min hodiaŭ, verda karavan'. Por la tempo trankviliga, Por semajno multimpresa Prenas min insul' espera En la ŝtorma oceano. La unikan verdan landon, La insulon de l' Kongreso. Trans la jaro, trans la vojo Venos verda karavan'. Mi forviŝos lantan larmon Aŭ subitan pluvan guton En angoro adiaŭa Ĉe vespera vagonaro. Prenis la kuranta tempo La semajnon en minuton, La minuton de l' feliĉo En la longa, longa jar'. |
1991 |