Enkomputiligis Don HARLOW
En nebulo sur ĉielo Vagas luno kun sopir', Plensopire en malhelo Lumas ĝi en sia ir'. Sur la neĝa longa vojo Sledo glitas en rapid', Sonorilo tre malĝoja Monotonas kun incit'. Kondukist' en longa kanto Kantas multe kun fervor', Jen pri ĝojo aroganta, Jen suferon de la kor'. Mankas fajro en vilaĝo... Sola neĝo ... En vetur' Unutonas la pejzaĝo De la vojmontriloj nur. Tedas tute. Morgaŭ, Nino, Jam finiĝos mia voj'. Ĉe kameno, karulino, Ni forgesos pri malĝoj'. Sur horloĝo la montrilo Venos plene ĝis la fin', Noktomezo kun ĝentilo Ne disigos certe nin. Mi sopiras kaj enuas, Kondukist' silentas nun: Sonorilo tinte bruas, Plennebulas pala lun'. |