Enkomputiligis Don HARLOW |
La karan mi ĝardene renkontis kun impet'. Ŝi pasis tra l' ĝardeno per blanka piedet'. Ŝi diris, amu lante, kiel kreskas la foli': estante junul' kaj fola, ŝin ne atentis mi. Staris ni riverborde en dolĉa akompan'. Ŝi tuŝis mian ŝultron per sia blanka man'. Ŝi diris, vivu lante, kiel kreskas herb' sur dun': sed mi estis june fola, kaj larmoplenas nun. |