Enkomputiligis Don HARLOW

Min ĉio logas for de l' arto

de W. B. YEATS

elangligis Arthur FOOTE


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Min ĉio logas for de l' arto versa:
Ekzemple, la virin', aŭ pli perversa --
La ŝajnbezonoj de naci' rankora;
Nenio estas nun plu senkolora
Ol tiaj ĉi klopodoj. Dum mi junis
Mi al poemoj eĉ ne okulumis
Krom se l' verkinto tiel brave blagus
Ke oni pri sanganta glav' imagus,
Sed nune emas mia preĝ-alvoko
Estiĝi pli senvoĉa, ol ezoko.