[ Abílio Manuel de GUERRA JUNQUEIRO (pr.: Gera Ĵunkejro) naskiĝis en Trás-os Montes (Portugalujo) en 1850 kaj mortis en 1923. Li studis juron en la Universitato de Coimbra kaj fariĝis ministro de la regno ĉe la registaro de Svisujo. En sia juneco li estis revolucia poeto (La morto de D. Johano, La Maljuneco de la Eterna Patro), dum sia matura aĝo milda lirikisto (La Simpluloj, Preĝo al la Pano). El lia restado en Bern devenas lia plej bona proza verko: Notoj pri Svisujo. Jen sentoplena, jen krude realisma, jen hugoeske deklama, jen inter la tropoj de la simbolismo, jen kun bodelera satanismo, li estas unu el la plej popularaj portugalaj poetoj. --La trad. ]
Sur kalvaria pinto leviĝis kruckonstru', sur ĝi najlita estis la korpo de Jesu'. Funebra aĉa nokto. Tra la aer' nubegoj verdkoloritaj kuris samkiel grandaj gregoj bubalaj. Kaj la luno, sanganta kaj glacia, lamenta kvazaŭ granda singulto de Maria disverŝis sur la pacon de l' aĵoj de l' naturo la malgajegan lumon de veoj el eburo. La arboj kiuj iam dum varma suna horo Jesuon ŝirme gardis, kun tristo kaj doloro sonĝadis en heroa muteco de gigantoj. De ĉiuj najtingaloj nun ĉesis ĉiuj kantoj. En mortotukon vindis la mondon tre profunda silento. Sole fore la mar' maljuna, funda, la agoniopsalmojn plorante interpretis. Jesuo mortadante, sub la dolor' ridetis. Vulturoj kruelegaj ŝvebadis lantaglite, flarante lian korpon; kaj foje tutsubite nubego ekvualis la facon de l' lunlumo, kaj brilo de gangreno, groteska stranga umo, per verdkolora tono la krucon ombrostrekis. La malsategaj korvoj en malproksimo blekis. Sed post moment' la luno neĝblanka, senmakula traŝiris sin denove tra la malhel' nebula kaj inundiĝis tiam la vundoj de Jesuo per la pulvorigaĵoj balzama de l' lumfluo. En la moment' de l' granda mallum' la Kristo sentis de iu l' proksimiĝon, kaj kiam li atentis en la mallumo muta, horora sin altrudas profil' sakrilegia: de l' perfidulo Judas. La fia, post kontemplo de l' nobla kaj serena rigard' Nazaretana indiferentoplena, ekterurite fuĝis ... Sed jen al la fuĝanto aperis vidalvide figuro de giganto kriante: -- Jen la puno. -- Ĉu ion vi pretendas de mi, amiko? Diru, ĉu iun vi atendas? Vi kiu estas? time la perfidul' balbutas. -- La konsciencriproĉo. Mi bestojn persekutas, respondis la giganto. De pli ol ses mil jaroj tra l' mondo, de tiranoj, fiuloj kaj barbaroj, rabistoj, perfiduloj, mi la animojn ĉasas, kaj ilin arestinte en mallibero lasas de la grandega kaĝo kruela de l' pentfaro. Kaj kiam mi eniras, la konfuzita aro de tigroj, de leonoj, vulturoj kaj ŝakaloj kaj blekoj febraj de la sovaĝaj animaloj, mutiĝas treme ĉio pro miro kaj teruro. Kain pupilon klinas, kuŝiĝas en angulo: Se iu el la monstroj cetere lukton ŝatas mi per la febra lumo rigarda lin skurĝbatas, kaj kvazaŭ stratan hundon piede frapas. Nun vi jam scias, Judas, kiu mi estas. Venu kun mi! -- Samkiel al provoso proponas subaĉeton la arestito, Judas eltiris monsaketon el poŝ': -- Jen prenu tion, min lasu for, li vokis. Lin fikse la giganto rigardis kaj ridmokis. Silento granda regis. L' Iskariot' horora ektremis kvazaŭ negro ĉe vido de dolora skurĝpinto. La figuro sin fine manifestas: -- Ĉi monon, Judas, gardu, ĝi tute via estas. Al perfidulo propras la perfidaĵa oro, samkiel al infano rideto, kaj al floro arom'. Ĉi oro estos por vi inkub' ĉiama, ĝin gardu, gardu bone. Mi fandos ĝin kaj flama, brulanta, viva, arda mi ĵetos ĝin laŭ ono post ono kaj laŭ guto post guto, sen pardono sur vian konsciencon, la putran, l' abomenan! Per ĝi mi fandos tiam la nerompeblan ĉenan ligilon kiun via memor' malpura, fia, kunporte trenos tra la galero Historia dum la eterna tempo, trankvila kaj senlima. Ĉi monsaketo estas por vi kancer' anima: ĝi al krimul' sin kroĉis, al vi, samkiel krusto de abomena lepro al la leprula brusto, kaj fero al magneto, kaj al putraĵo vermo. el manoj vi ne povos ĝin lasi dum eterno! Vi estas ĵurrompinto, murdisto, perfidulo; animo via estus eĉ sur rubej' makulo. Vi estas de l' fieco ja la superlativo, de l' ventro de la bufo ĝis la rampulsalivo. El viv' foriru? Kaŝu vin ombro de kaverno! La pacon serĉu, monstro! La nokton serĉu, vermo! La suno ne plu vidu momenton ununuran de vi rigardon straban, profilon naŭzkontruan. Ĉi krim', bandito, estas profana krim' tioma de ĉiuj grandaj leĝoj de l' konscienco homa, de ĉiuj grandaj leĝoj de l' viv' universala. Vin kaŝu en la morto kvazaŭe en ŝakala nesteg'. Adiaŭ, en mi nur naŭzon vi estigas. L' ekzekutiston, Judas, mi en vi mem restigas! Libera vi do estas; adiaŭ. Brilas stelo matena. Mi, ĉasisto, daŭrigos kun kruelo la aproĉason en la arbar' laŭ mia fato. -- Post tiu dir' li ekis la serĉon de Pilato. Trarompe en la foro, l' aŭroro freŝa venis. Restinte sola, Judas, vojaĝon entreprenis, kuraĝa kaj terura, per marŝ' rapide febra, samkiel hom' kun nepra intenc' nenuligebla, kaptita de ideo heroa kaj supera; subite li ekhaltis. Jen staris vojbordera figarb' el kiu falis malhela ombrostrio. Kaj Judas malvolvinte la ŝnuron de l' talio, sur arbon grimpis kaj ĝin al forta branĉo ligis, farante gorĝomaŝon. En ĉi moment' lumigis l' okulon malamindan juvelofajro brila, al fort' destina kaj al juĝistjustec' simila. Ĉe tio tra l' ĉielo profunda kaj malhela reeĥis de Jesuo mortanta, voĉ' ĉiela: -- Mi vin pardonas ĉar vi ja estas, apostato, krom mia mortigisto ankoraŭ mia frato. Vi min krucumis; iru, ne gravas, plu sentime. Faritan malbonaĵon forgesas mi kutime. Mi eĉ plezuron trovas, jen vidu, en ofero. Vin ne riproĉu pro la kruela trosufero, pro la kontuzoj krudaj, turmentoj kaj doloroj. La vundoj por mi estas tiomaj samaj floroj! Al for rigardis Judas, al pinto kalvaria, kaj sin levante vira, fiera, energia, ekkriis: -- Mi kompaton de vi ja ne akceptas. Bonul' pardonon kiel justecon ja konceptas. Justulo ne pardonas. Justeco estas dura. Ĉi mia ago estas naŭziga kaj malpura; Al fariseoj vendis, al kruc' vin najlis mi. Nu, estas mi la monstro kaj estas vi la Di', vi vidos nun ĉi monstron, ho nuda Krist' mizera, laŭ grando eĉ al Dio, laŭ just' al vi supera: ne via dolĉhumana karito logas min, sed la terura devo. Kaj li pendumis sin. |
Sendu demandojn kaj proponojn al
Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>