CERBE kaj KORE Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo
Resaluton! Ĉi-foje mi ne disipos vortojn. Ni simple ĝoju, ke ni sukcesis travivi ankoraŭ unu vintron, ke denove komenciĝas printempo kaj proksimiĝas la virina festo. Gratulojn! Valentin Melnikov, la redaktoro.
Solomon Vysokovskij
Klara Ilutoviĉ
Oĉjo Dadaev
El Heroldo Komunikas, n-ro 49, 14 feb. 2000: PREMIO LA VERKO DE LA JARO 1999Por la ĉi-jara Premio La Verko de la Jaro, asignata referendume de la legantoj de revuo Literatura Foiro, kandidatas tri poeziaj libroj surmerkatigitaj en 1998-1999: Karnavale de Abel Montagut (eld. IEM, Vieno); Moskvaro de Valentin Melnikov, Klara Ilutoviĉ, Solomon Vysokovskij, Oĉjo Dadaev (eld. Impeto, Moskvo); Sur Parnaso de Timothy Brian Carr (eld. FEL, Antverpeno). La voĉdonilo aperis en la februara numero 183 de revuo Literatura Foiro. Laŭ la regularo, por esti en la listo de la kandidataj titoloj, la koncerna libro devas esti proponita de almenaŭ tri membroj de Esperanta PEN-Centro.
Samuil Marŝak
El la rusa tradukis M.BronŝtejnV. RybakovGravitavio Caridoromano(daŭrigo) Kaptis, diris mi, silentinte. Ĉi tie vi min kaptis, ridetis mi. Kaj kie! En la medio de mia lingvo! La propra lingvo estas tro kutima. Dio scias, kion eblas elpensi, se ronĝas minuskomplekso. De ekstere pli videblas, li denove enspiris fumon kaj denove oblikve rigardis al mi, ĉi-foje singarde: ĉu li ne ofendis. Kvankam kion signifas de ekstere... Per unu piedo de ekstere, per alia de interne. Kiel multaj en tiu ĉi lando. Nun jam mi tuŝis per la manplato lian ŝultron. Aŭskultu, Iraklo. Jen tiuj montoj... Ĉu maldekstre? Jes, tiuj, kien la Tiflisa tunelo foriras... Aŭskultu, Aleksandro, samtone diris li. Kiam caro Vaĥtango Gorgasal, laciĝinte dum ĉasado, deĉevaliĝis apud nekonata fonto kaj decidis lavi la vizaĝon, li mergis la manojn en akvon kaj mirigite ekkriis: Tbili! Varma! De tio venis la nomo de la urbo. Memoru, mi petas. Pardonu. Bone, sed kial vi al mi plendas, sed en Peterburgo kaj kie ajn aŭdas dekfoje dum tago Tifliso kaj ne kontraŭdiras eĉ vorton? Li ĵetis la cigaredstumpon kaj zorgeme enbatis ĝin per kalkanumo en sekan teron, por ke ne restu eĉ ĝia spuro. Ĉar fremduloj ĝin eĉ Pnom-Peno nomu. Vi ja ne estas fremda. Ĉu vi komprenis? Komprenis. Ĉu vi diros ankoraŭ Tifliso? Amaze laparakic ki ar ŝendzleba! Pri tio ne indas eĉ paroli... aŭtomate tradukis li; li ekhavis tian afekciitan aspekton, ke mi ekridis. Ba! Ĉu vi, kara, la kartvelan lernas? Kaj kiel vi trejnis prononcon! Ho ve, nur fragmentojn, konfesis mi. Foliumis frazaron antaŭ la flugo. Sed se mi havus tempon kaj kapablojn ĉiujn lingvojn ellernus, honestan vorton. Venu ĉu al Revelo, ĉu al Vernyj kaj al mi estus plezuro, kaj al homoj estus respekto. Sed... Krevos via kapo pro tia skalo, subridis Iraklo. Jen vere rusa karaktero. Se lerni lingvojn do ĉiujn samtempe. Kaj se ne ĉiujn do neniun. En plej bona okazo de ĉiu po frazo. Imperia animo via... Indulgu vin. Didad gmadlobt8. Ne dankinde. Mi jen kion intencis demandi. En tiujn montojn ĉu eblas iri promeni? Ĉu estas vojetoj? Aŭ tie estas tro krute? Iraklo nehaste movis rigardon al Stanjo. Ŝi estis jam je kvindek paŝoj. Jes, jes, mi parolas pri ŝi. Nu, Stanislava Solomonovna ja, kiel mi vidas, ĉie trairos, li deiris de mi je paŝo kaj kun afekta skeptiko ĉirkaŭrigardis min de la kapo ĝis la piedoj. Mi ekridetis. Vi ofendas min, amiko Iraklo. Certe, post mia tridekjariĝo mi iom dikiĝis, sed en juna aĝo mi iradis kaj laŭ spegulo de Uŝbo9, kaj sur la pinton de Komunismo10... Ho, nu certe! Kiel mi povis forgesi! Ne eblas, ke ortodoksa komunisto ne grimpus sur sian Fuĝi-monton! Kara, kiel ĉi tie rilatas Fuĝi-monto! ekbolis mi. Simple malfacila interesa itinero! Simple tiel okazis, ke plejmulto da knaboj, grimpintaj tien unuafoje kaj donintaj en la dudek oka jaro la nomon, apartenis al nia konfesio! Li ekridis, brilante per blankaj dentoj el la nigra barbo. Evidentiĝas, ke ankaŭ vin eblas kolerigi, diris li. Sincere dirante, rigardante, kiel kun vi kondutas iuj ĉeestantoj, mi pensis, ke vi estas anĝelo de kvieteco. Mi forturniĝis, rigardante al Mcĥeto. Kuntiris la ŝultrojn. Ja al vi estas tiel malfacile, ĉar vi ĉion perceptas serioze, nelaŭte diris Iraklo. Kaj por tiuj, kiuj estas kun vi same ĉio estas serioze. Mi kuntiris la ŝultrojn denove. Kaj kiel fartas Liza? demandis li. Ĉio estas bona. Ŝi kondukis min hieraŭ preskaŭ ĝis la aviŝtuparo. Ĉu vi tial flugis en malsamaj avioj? Nu, ni ne parolis pri tio entute, sed, eble, Stanjo estis certa, ke mi estos kondukata. Ŝi mem elpensis ian prokraston, por flugi hodiaŭ... eĉ ne diris, kian. Kaj Paŭlinjo? Kaj Paŭlinjo kondukis. Dum tuta vojo rakontis fabelon pri sia insulo, jam ne fabelon, sed tutan novelon. Sur unu duono loĝas homoj, kiuj ankoraŭ scipovas iomete pensi, sed nur pri tio, kie trovi manĝaĵon, kaj sur la alia kiuj pensi jam tute ne scipovas. Kial?! Paĉjo, nu kiel vi ne komprenas? Ja Merlin donis al ili sufiĉe da pano, kaj nun ili tute forgesis pensi, ĉar la tuta insulo longe malsatis kaj la homoj komencis pensi nur pri manĝaĵo!. Jen, vidu... Tio jam estas ne fabelo, tio jam estas filozofia traktaĵo. Ĉu ŝi aĝas dek unu? Baldaŭ estos dek tri, Iraklo. Sankta Georgo, kiel flugas tempo. Kaj ĉu Liza... scias? Foje al mi ŝajnas, ke ŝi konjektas pri ĉio kaj decidis ignori, ja mi ne foriras. Hieraŭ ŝi tiel rigardis... Kaj diris tiel trankvile: Ripozu tie bone, nin ne forgesu... Al Iraklo transdonu riverencon. Anĝelo gardu vin en la vojo. Foje ŝajnas, ke ŝi konjektas, sed pelas tiujn pensojn, ne kredas. Kaj foje ke ŝi eĉ pensi pri tielaĵo ne povas, kaj se ŝi ekscios, ŝi simple murdos min tuj, kaj pra... Ŝ-ŝ. Alvenis Stanjo nehaste, kontentigite: grandega brakpleno da floroj kuŝis kiel bebo sur brakoj. Di-patrino. Kaj unu floron ŝi, certe, enpikis super la orelo delikata blank-roza pafo de lumo en nigraj, iomete krispaj haroj. Ĉapelon al ŝi, pensis mi. Sub tia suno trovarmiĝos la kapo... Kia bela floro. Kaj kiel konvenas al vi, Stanjo. Kiel ĝi nomiĝas? Vi tutegale ne memoros, respondis ŝi kaj, ne haltante, preteriris nin, laŭ ombra muro de la preĝejo al vojeto, kondukanta al demontiĝo. Iraklo, oblikve rigardante al mi, malaprobe, sed sensone klakis per la lango. Mi kun pena indulgemo ridetis: kion fari, se ŝi havas tian humoron. Sed en la animo estis tristo. Ĉiu virino estas prokrastita mino, kliniĝinte al mi, mallaŭte konsolis Iraklo. Oni neniam scias, en kiu momento ŝi enuos demonstri fidelon kaj ekdeziros demonstri sendependecon. Sed tio nenion signifas. Nur... li subridis. Nur eble kruron forŝiros eksplodo, ne pli. Mi silentis. Fidelon antaŭ aliuloj Stanjo neniam demonstris. Antaŭ la demontiĝo ŝi turniĝis, mirigite rigardis al ni iomete el sub la frunto. Kion do vi?.. Ni iru. Ni ekiris. La bebo balancis centon da diverskoloraj kapetoj. Adiaŭe mi ĉirkaŭrigardis la diafane belan vastaĵon malsupre ankoraŭ unu paŝo, kaj la pinto, sur kiu staris Ĝvari, konveksante malantaŭ niaj dorsoj, ŝirmus la valon. La koro ekdoloris pro amo al tiuj lokoj. Ĉu amo povas esti senresponda? Iraklo... liaj amikoj... Miaj amikoj estas viaj amikoj! De kie do venas tiu nigra sento, ombranta blindigan lumon de suda tago sento, ke tiu ĉi belo jam ne estas mia, ke mi vidas ĝin lastan fojon? Kiu sendis al mi tiun mallumon? Strange, sed mi estas certa: ĝi venis el ekstere, el nekonataj al mi malvastaĵoj, ĝi estas fremda... Ni komencis malleviĝi. Renkonte al ni, elfalante el grandega turista aŭtobuso, per densa vico leviĝis homoj, sur kiuj pendis amaso da vidaparataro, aŭdiĝis multevoĉa hispana parolo, kaj mi ekĝojis, kiel ni bone sukcesis ni estis ĉe Ĝvari nur triope. La aŭto de Iraklo atendis nin ĉe vojrando, tie, kie ni lasis ĝin antaŭ horo, luksa, neĝblanka kabrioleto Russo-Balt, kun forigebla supro. La supro estis forigita, la pordoj malfermitaj, ŝlosilo kun sukcena breloko, montranta kapeton de Egle la Kolubra Reĝino sendube donaco de iu balta belulino defie fideme elstaris el la regpanelo. En tio estas la tuta Iraklo. Kvankam, verŝajne lian aŭton oni konas en la regiono. Iraklo Georgieviĉ, permesu, ke mi sidu apud vi, antaŭe? Mi opinios tion honoro, Stanislava Solomonovna. Ŝi donis al mi la bebon. Tenu vi, bonvolu. Ĉi tie ĝi ne lokiĝas, ŝirmas la stirradon. Se simple ĵeti sur la benkon, ĝi disfalos. Certe, mi tenos, ne dubu. Neniun homon eblas renkonti dufoje, pensis mi, solece eksidante sur vastan malantaŭan benkon. Dum homo vivas, li ŝanĝiĝadas ĉiusekunde, eĉ se li mem tion ne rimarkas ĝis iu tempo kaj jen pasas semajno, eĉ eble kvin tagoj, kaj li estas alia, vi renkontas jam ne tiun, kiun adiaŭis; saman alton li havas, samajn kutimojn kaj emojn, sed li mem estas alia, li vin ne memoras; kaj ĉio rekomenciĝas. Kaj kun mi ja okazas sama inferaĵo; ja ankaŭ mi vivas kaj, sekve, ŝanĝiĝas ĉiusekunde. Tiel estas malhoneste! Mi ne deziras! Sed ŝajnigi sin antaŭa, por ne vundi tiun, kiun renkontis post kvintaga disiĝo ĉu estas honeste? Do, digna homo devas esti malhonesta, por kompensi malhonestecon de la mondo. Ja ĝi estas fia, fia mondo, se ĝi estas konstruita tiel: gardema mensogas, honesta tuj vundas per vero... Varmega jubilanta vento, ĉirkaŭante ventoŝirmilon, blovis en la vizaĝon. Disverŝaĵoj de floroj ĉe vojrandoj kuradis kaj anstataŭis unu alian. Siblante, la vojo dancis renkonten, kiel serpento. Bela malhonesta mondo. Iraklo brave bremsis ĝuste apud pordego de sia Sagurama vilao. Elsaltis el la aŭto, galante malfermis pordeton flanke de Stanjo. Mi petas. Poste, subridante, malfermis pordeton por mi. Kun la bukedo mi estis tute senhelpa. Mi petas ankaŭ vin. Premante per ambaŭ manoj, li mem malfermis antaŭ ni klapon de la aĵura pordego. Malkrute supren en la malluman profundon de la ĝardeno estis foriranta vojeto. Bonvenon al la azilo de suomo povra11. Amuze, li jam ne unuan fojon nomas tiel sian familian neston. Mi neniam kuraĝis demandi, pri kio temas. Mi suspektas, ke la ludo aperis jam antaŭlonge, danke al multjara familia amikeco de princoj Ĉavĉavadze kun baronoj Mannerheim. Ĝiaj radikoj foriras en, verŝajne, tridekajn jarojn. Ankaŭ Iraklo siatempe longe servis kune kun Urho. Mi neniam estis aparte proksima al Urho, kaj neniam havis okazon viziti lian palaceton apud Viipuri, sed, mi opinias, se tio okazus, ĉe pordego li nepre invitus eniri en malriĉan kabanon, alkroĉiĝintan al kruta deklivo de alianca montaro12. Aŭ ion similan. Finfine ombro. Nur en la ĝardeno mi komprenis, kiel, malgraŭ tuta mia amo al suno, pro malkutimo mi laciĝis de ĝi. Vera malvarmo ne estis, tamen, eĉ ĉi tie seka varmigita aero langvore ludis per foliaro, blovetis inter arboj, bizare ĵetante ondojn de odoroj de unu al alia, tiel, ke, pasante preter oleandro aŭ jasmeno, ni subite sentis aromon de glicino, kaj apud la glicino subite traflugis strieto de viskoza melaso de genisto. Aperis deziro sidiĝi sur teron, apogi sian dorson kontraŭ trunko de ekzemple jen tiu pistakarbo, fermi la okulojn kaj spiri, spiri... Mi volas atentigi vin, Stanislava Solomonovna, jen antikva fonto. Ĝi estas sorĉa. Jam antaŭ pli ol tricent jaroj homoj rimarkis, ke ĉiu gluto forigas unu pekon. Ho-o! Mi ĝuste nun havas tian soifon! Necesas trinki kaj trinki! Ŝi rapide alkuris altan blokon el ruĝaj brikoj, en kies niĉo apenaŭ aŭdeble lirlis kristale pura akvo. Penante stari malproksime de ĝi, por ne malsekigi la robon, kaj eĉ metinte unu manon malantaŭ la dorson, per manplato de la alia ŝi ĉerpis kaj trinkis, trinkis. Nur ŝi ne malvarmumu... Tuj post sunardo, kaj ŝia gorĝo estas malforta, mi sciis. Ŝi forturniĝis, rektiĝis, forskuante akvon de la mano. La vizaĝo estas feliĉa, la okuloj brilas, kaj tremetas sennoma floro en nigraj bukloj. Kaj humide briletas la mentono. Bongusta! Kaj dudek sep pekoj estas for! Ĉu mi povas ankoraŭ, ĝi ne sekiĝos? Kiom via animo deziras, Stanislava Solomonovna. Mi vidas, vi estas granda pekulino. Aŭ vi decidis rezervi por estonteco? Nur ne malvarmumu. Li kvazaŭ legis miajn pensojn. Eble, li vere legis iomete. Amiko. Aleksandro hieraŭ same komencis trinkegi, Iraklo ruze rigardis al mi kaj denove palpebrumis. Sed poste rapide komprenis, ke ekzistas trinkaĵoj multe pli kuracaj. Stanjo tute infanece tiris la kolon, por ke de la mentono ne falu gutoj sur la robon. Ankoraŭ dek kvin, ŝi denove turniĝis al ni, viŝante la ridetantajn lipojn per malantaŭa flanko de la manplato. Ĉu? Ne, pli kuracaj ne ekzistas. Sed ĉu junaj vinoj? evidente ofendiĝis Iraklo. Dankon, Iraklo Georgieviĉ, sed tio estas ne por mi. Ĉu io okazis al ŝi? Ŝi subite aliris min. Rigardis iomete el sub la frunto. Ĉu ĉi tie eblas preni duŝon, Saĉjo? Ĉu mi sukcesos antaŭ la tagmanĝo? Sendube. Mi tuj vin kondukos. Finfine aperis io konata en intonacioj. Kaj tuj forflugis la tristo, restis nur miro: pri kia mallumo mi deliris, el kia kesto de Pandora? Ja ĉio estas bona, ĉio estas mirakla. Trankvilo, suno. Spiri... Kiel bele estas ĉi tie, diris ŝi. Jes. Mi sciis, ke al vi plaĉos. Ni iru. Ĉu vi scias, kion mi pensis tie, ĉe Ĝvari? Estas absolute necese foje vidi per propraj okuloj tiujn belajn lokojn, pri kiuj antaŭ tio oni nur legis kaj nur de poetoj sciis, kiel ili estas belaj. Konvinkiĝi, ke ili ne estas elpensitaj. Tiam tuj iĝas klare, ke ankaŭ ceteraj belaĵoj, pri kiuj ni legas konscienco, fidelo, amo ankaŭ ne estas elpensaĵo. Ĉu al vi foje ŝajnas, ke ili estas elpensaĵo? Ŝi kuntiris la ŝultrojn. Same kiel al vi. Nu, ne-e... Ŝi subridis kun malgaja ĉionindulga supereco. Rakontu al iu alia. Mi ja scias. Maljuna oĉjo Revaz, kvazaŭ elsaltinta el pentraĵoj de Pirosmani, sidis en plektita fotelo apud enirejo, en ombro, svingante por ventumo per lasta numero de Apolono, kaj evidente atendis nin ekvidis kaj tuj ekstaris. Gamarĝobat13, sinjorino! Gamarĝobat, batono knjaz14! Saluton, oĉjo Revaz. Revaz kaj knjaz, danke al lia prononco, konsistigis, laŭ mi, idealan rimon. Mi oblikve rigardetis al Stanjo ĉu ŝi rimarkis? Ĉu ne naskos ĉi tiu detalo, ekzemple, epigramon? Al mi ĉiam estis treege agrable kaj eĉ flate, se en ŝiaj versoj mi divenis eĥojn de impresoj, de kiuj mi estis se ne kaŭzanto, do almenaŭ atestanto. Ne, ŝia vizaĝo restis malatenta. Tio estas Stanislava Solomonovna, granda talento, diris mi. Tio estas Revazo Vaĥtangoviĉ, granda animo. Saluton, Revazo Vaĥtangoviĉ. Eniru dom, mi petas. Dom estas malvarme, li parolis kun forta misprononco, sed al mi eĉ la misprononco plaĉis, eĉ la misprononco estis saturita je suno. Li faris paŝon flanken, preterlasante Stanjon al ŝtupetoj, kaj, kiam ŝi trairis, kliniĝis al mi. Diris duonvoĉe: Al vi depeŝo venis, batono. En kovert, kaj, ŝovinte la manon en poŝon de vasta pantalono, trovis la koverton. Donis al mi. Dankon, oĉjo Revaz, mi deŝovis la dekstran kubuton, kaj oĉjo Revaz metis la koverton sub mian akselon mi alpremis ĝin al la flanko kaj, plu portante la centkapan bebon, enmanigitan al mi de Stanjo, eniris en la domon. Ĉi tie, en vere malvarmeta antaŭĉambro, Stanjo kaj princineto Tamriko jam turtumis, sukcesinte konatiĝi sen mi. Viroj ĉiam hastas ne tie, kie necesas, kaj ĉiam malfruiĝas ne tie, kie necesas, diris la princineto, ekvidinte min. Mi jam ĉion scias kaj kiel nomiĝas nia gastino, kaj pri Ĝvari, kaj ke necesas duŝo. Vi estas libera, Saĉjo. Jes. Stanjo scipovis esti fulmorapida, mi ja havis okazon tion sperti. Tiam mi vere leviĝos en mian ĉambron por minuto kaj almenaŭ liberigos la manojn. Mi ordonos porti al vi vazon kun akvo, la princineto per rigardo de sperta eksperto mezuris la bukedon. Du vazojn. Metu ĝin dume singarde, diris Stanjo, starante dorse al mi. Mi venos aranĝos. Mi faligis la bukedon sur tablon, ŝiris la koverton laŭ rando. Certe, la papero ŝiriĝis ne tie, kie necesas, la fingroj hastis kaj senpaciencis; saltanta en la okulojn surtajpo Al princo Trubeckoj A. L. en proprajn manojn kun krako duoniĝis. Kiel mi suspektis, nura ciferaĵo. Dum kelkaj sekundoj, mordante la lipojn, mi sensence okulumis elfalintan el la koverto malgrandan malmolan folieton kun ses kolumnoj de kvinciferaj nombroj, poste ekstaris. Mi malfermis ŝrankon; el flanka poŝo de la jako prenis komp-ĉifrilon, aranĝitan kiel notlibreto. Enmetis en la fendon la folieton kaj premis per la fingroj sur nerimarkeblaj punktoj de ĵakoj de la rekonilo; dum du sekundoj la rekonilo legis miajn fingrospurojn, indekson de ŝvito... Poste sur malhela ekraneto ekŝprucis saltantaj sensencaj literoj kaj, treminte dum momento, enviciĝis en stabilan linion: Ricevinte ĉi tion vi devas senprokraste reveni ĉefurbon partopreni enketon treega graveco. Vicministro ŝtata sekureco Rusio I. V. Lamsdorf. Mi demetis la ĉifrilon. Ekster kontakto kun mia mano ĝi tuj estingis la tekston. Mi leviĝis kaj malrapide aliris al malfermita fenestro, kondukanta en la ĝardenon. Apogiĝis per ambaŭ manoj je larĝa fenestrobreto. Sunlumo foriris de ĝi, eble, antaŭ duonhoro, la suno kaŝiĝis malantaŭ domangulo, sed la fenestrobreto ĝis nun estis pli varma, ol la manoj. De ĉi tie, de sur dua etaĝo, super brilanta foliaro la valo videblis je dekoj da verstoj tio estis preskaŭ ĉiuj ĉefaj teroj de antikva Kartli. Jen, ripozis mi. Jen, restis mi kun la amatino en paradizo. La ebriiga odoro de pitosporo15, kiu floris sub la fenestro, tuj iĝis ne mia. Fora, kiel rememoro. Ne, tamen necesas ekfumi. Mi ekturniĝis laŭ la ĉambro, serĉante cigaredojn; trovis. Denove venis al la fenestro kaj blovis aĉan fumon en bonodorantan vastaĵon. Estis aŭdeble kiel malsupre, malantaŭ angulo, ŝercas kartvele knaboj, trenantaj pakaĵon de Stanjo el la aŭto en la domon. Afablega Ivano Volfoviĉ! Por ke li sendu al mi tian ĉifraĵon, devus okazi io vere eksterordinara. Ja mi intervidiĝis kun li nur hieraŭ matene, kaj li, tirante siajn eksmodajn vangoharojn, pufigante ilin per la montrofingro, tiel sincere, tiel hejmece enviis al mi. Kiaj lokoj! Kia lingvo! Cinandali, kvareli, kindzmarauli... ĉiu vorto estas plena je profundega senco! Ripozu, kara, ripozu. Vi havas plenan rajton. La afero de Tarbagatajaj narkobaronoj forvoris de vi duonjaron da vivo. Kaj jen, bonvolu. Ricevinte ĉi tion... Ne, sufiĉas. Ja povus ni plu promeni ĝis la vespero! Kaj oĉjo Revaz povus, ekzemple, ekdormi, ne atendinte nin. Ja ĉiel povus esti! Ĝis la mateno mi ne moviĝos el ĉi tie! Sed kio do okazis? Mi ne volas, ne deziras pensi pri tio! Jam forgesis! Sed ja io terura... Kaj ĉu morgaŭ, ĉu postmorgaŭ mi denove plonĝos en tion kun la kapo. Amiko Aleksandro! laŭte kriis Iraklo de malsupre. La tablo estas aranĝita! 2 Vi laciĝis, amata. Ne. Ja laciĝis. Kisas jam sen forto. Ne, Stanjo, ne. Mi ja sentas. Ĉu vi jam ne deziras? Mi ĉiam deziras. Ĉiam kuŝus ĉi tiel. Sed vi ripozu iomete. Kiel karese ŝi prononcis tiun ĉ-t. Varsovio. Mi ja nenien malaperos, Saĉjo. Mi malaperos. Vi malaperos. Sed mi ne. Kiam mi necesos mi ĉiam estos apude. Ŝi ne mensogis. Sed ankaŭ ne diris veron. Ŝi simple diris. Ŝi eksidis. Mallevis la piedojn al lanugeca, vasta je la tuta planko, tapiŝo. Zorgeme rigardis al la fenestro. La vastaĵo kovriĝis per miela nebulo. Kiel vi pensas, ĉu ne estis aŭdeble, kiel mi ĉi tie jelpetis? Estas mole dirite... balbutis mi. Ja mi sopiris pri vi, klarigis ŝi kaj ekstaris. Malrapide aliris la fenestron. Mi rigardis. Ŝi sentis mian rigardon, certe, kaj ne turniĝis malhaste iris kaj permesis al mi admiri ŝin. Preskaŭ dancis. Elasta, fleksema, brunhaŭta por momento mi ŝajnis al mi fakiro kun fluto, sorĉanta... kiun? Vesperiĝas, diris ŝi. Silentis iom; mi admire rigardis. Nun ni al Bebrisciĥe jam ne veturos, certe. Al mi vere aperis aliaj planoj por dua tagduono. Ŝi ne respondis. Verŝajne, ŝi jam ne memoris tiujn siajn vortojn. Sed morgaŭ matene, reve prononcis ŝi post paŭzo. Imagu, dum tuta semajno ni estos ĉi tie! Mi tiel dankas vin. Kaj subite, levinte manojn, ŝi ekturniĝis laŭ la ĉambro. Nigraj haroj disflugis per rapida karuselo, la mamoj tente tremis. Jam denove aperis deziro premi ilin per la manplato. Kiel bone! Kiel bone! Mi estas fe-li-ĉa! Ricevinte ĉi tion... Mi jam ne memoras! Ne memoras! Belegajn bukedojn vi faris. Jes, tion mi scipovas, ŝi turniĝis al mi kaj iom mirigite ĵetis rigardon el sub la frunto. Kvazaŭ por ŝi estis surprizo: mi rigardas al ŝi, sed ne al la bukedoj. Kiel vi rigardas... Kiel? Bone. Ĉu mi similas al Liza? La gorĝo spasmis. Mi glutis. Tute ne similas. Kaj ĉu en lito similas? Tute ne similas. Ĉu vi diverse sentas kun mi kaj kun ŝi? Tute diverse. Ĉu ne tutegalas? Ne. El la rusa tradukis Jurij FinkelNotoj pri la ĉapitro8 Didad gmadlobt Grandan dankon (en la kartvela). 9 Uŝbo Monto en Kaŭkazo, sudoriente de Elbruso; havas glaciriverojn. 10 pinto de Komunismo La plej alta pinto de Pamira montaro. 11 azilo de suomo povra Citaĵo el fama poemo de la granda rusa poeto Aleksandro Puŝkin Kupra rajdanto. 12 alianca montaro Citaĵo el poemo de M. Ju. Lermontov Disputo pri Kaŭkazo. 13 Gamarĝobat Saluton (en la kartvela). 14 Gamarĝobat, batono knjaz Saluton, sinjoro (en la kartvela) princo (kripligita rusa knjazj). 15 pitosporo Dekoracia planto (latina nomo: pittosporum, t.e. peĉosemulo).
|