CERBE kaj KORE

Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo
Suplemento al la informbulteno “Artefakto”


№ 4 (67) Aprilo 2000

Ĉi-jare la literatura agado en nia klubo iom variiĝis. Ni devas danki al Garik Kokolija pro lia iniciato: konkurso de kantotradukoj. Ĉiumonate en la dua ĵaŭdo okazas kunveno, dum kiu ĉiu deziranto povas prezenti sian tradukon de iu populara ruslingva kanto. Oni komune kantas la traduko(j)n kaj poste voĉdonas. La venkinto ricevas monpremion, sufiĉe seriozan en nunaj rusiaj kondiĉoj.

En januaro la premion disdividis mi kun traduko de “Al nebulo” (Ju.Kukin) – presita pli frue en “Cerbe kaj Kore” 1990/6 kaj “La Ondo de Esperanto” 1997/2 – kaj V.Aroloviĉ kun traduko de “Espero” (N.Dobronravov) – presita en “Cerbe kaj Kore” 2000/2. Februare la konkurso ne okazis – konkursaĵoj mankis. Marte venkis Klara Ilutoviĉ, tradukinta “Kanton pri Arbat’” de B.Okuĝava, kvankam kun ŝi konkurencis V.Aroloviĉ kun tre bona traduko el M.Agaŝina – “De kie prenu mi la kanton...” Ambaŭ konkursaĵojn vi legos ĉi-kajere.

La cetera enhavo de la kajero vin ne surprizos, sed, espereble, ankaŭ ne seniluziigos. Kiel ĉiam, mi deziras al vi agrablan legadon.

Valentin Melnikov, la redaktoro.


ORIGINALA POEZIO


Oĉjo Dadaev

* * *

(kanto)

En mia hejm’ denove la malplen’ –
Jam disveturis la amikoj karaj.
Kaj mi bezonas ĝis ilia ven’
Ne iĝi kun la hejmo ordinaraj.

Ke ĉiam estu preta varma te’
Kaj la gitaro estu agordita.
Kaj la ŝlosiloj sub tapiŝo, se
Mi estos for dum tiu ven’ subita.

Do, venu, venu! Ne hezitu vin!
Ja pord’ ekzistas por aperta esti.
Kaj hejm’ ekzistas por en ĝia sin’
Kun geamikoj la kunecon festi.

* * *

En ĉiu sulko eblas legi jarojn,
La vivon kun la spertoj kaj la faroj,
Junecon, amon, ardon kaj suferon,
Koleron, ridon, ploron kaj teneron.

En ĉiu spiro vivas kora bato.
Doloro, volo, forto kaj malsato.
Rilatoj kun amikoj kaj najbaroj,
Mispaŝoj, streboj, krucoj kaj altaroj.

En ĉiu mov’ videblas la animo.
Kun la sankteco kaj kruela krimo.
Kun ĉiu fal’ inferen kaj ascendo
Al eŝafodo aŭ al firmamento.

Kaj tiam nur la vivo nia veras,
Se ĝis profundo ĉio ĉi sinceras.

 

el la poemciklo “La lando de mia jun’

* * *

Mi dume junas. Sed la jaroj brulas
Kaj cindre falas sur mian kapon.
La haroj iĝas grizaj kaj postulas
Kuŝiĝi trankvilige sur kanapon.
La bildo postfenestra jam ne vokas
Min al la for’ nebula ekimpeti.
Mi la fenestron kontraŭ vento hokos –
Al kor’ maljuna licas ekkvieti.
Sed kial ja? De l’ viv’ mi ne eskapas.
Plenumas la destinon diligente.
Jes, certe, mi delonge jam ne knabas.
Sed ankaŭ ja ne mortis, evidente.
Do, vivu mi! Plensenta kaj plensperta.
Junecon en anim’ portante grave.
Fenestro mia estu plu aperta
Al for’ lazura, radianta flave.

Rimarko de mokema redaktoro: se iu forgesis, mi povas rememorigi, ke Oĉjo ĉi-monate festas sian 27-jariĝon (ni gratulas!). Ĉu oni divenus tion laŭ ĉi-supraj poemoj?..


Mikaelo Bronŝtejn

Al...

Ni ne memoras pri l’
doloraj lecionoj
de nia fora am’,
pasinta kun ĉagren’ –
printempa sonoril’
per forgesitaj sonoj
averte vekas nin
ĉe l’ nova amoven’.

Doloras mia dors’,
kvazaŭ flugiloj kreskas.
Doloras mia cerbo
en krea antaŭvid’.
En ĝojo kaj dolor’
mi renaskiĝon festas –
la sunon de l’ printemp’
post longa morna vintr’.

Doloro ĝis delir’,
feliĉo ĝis ebrio!
Jen la subita plor’,
jen la subita rid’.
Doloras ĝua spir’,
kvazaŭ potenca Dio
produktas vin por mi
el mia propra rip’.

Kaj amo kaj malam’
egale malkomfortas.
Trankvile, sen inspir’
en stalo maĉas mul’.
Elektas amon mi,
ĉar nur per amo fortas
en premo de rutin’
fragila krea brul’.

Do, mi konfesu, ke
feliĉas mia Dio,
ke en prudenta griz’
de mia longa viv’
retrovas amon mi
kaj amas malgraŭ ĉio
kun ĝuo, kun dolor’,
kun kredo kaj naiv’.


LIRO-2000


Post la sukcesaj konkursoj “Liro-97”, “-98” kaj “-99” Urala Esperantista Societo kaj la redakcio de “La Ondo de Esperanto” invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en “Liro-2000”. Kadre de “Liro-2000” okazos konkursoj:

1. “Originala prozo”: ajnatema novelo, amplekso ne pli ol 20 mil literoj (tajperoj);

2. “Originala poezio”: la temo kaj amplekso ne estas limigitaj;

3. “Traduka prozo” el la rusa: novelo de A.Ĉeĥov “Сапоги”;

4. “Traduka poezio” el la rusa: poemo de S.Jesenin “Устал я жить в родном краю...”.

En ĉiu el la konkursoj oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj. Bonvolu sendi tri tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo ĝis 1 okt 2000 je la adreso RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando. Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso. Oni ne rajtas sendi verkojn, jam publikigitajn aŭ premiitajn en aliaj konkursoj. La laŭreatoj de “Liro-2000” ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago. La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis 31 dec 2002 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en “La Ondo de Esperanto”, libroforme kaj elektronike, kondiĉe ke ili avertos pri tio la aŭtoron ĝis 1 feb 2001. Bonŝancon!


TRADUKITAJ KANTOJ


А ГДЕ МНЕ ВЗЯТЬ ТАКУЮ ПЕСНЮ

(Г.Пономаренко – М.Агашина)

А где мне взять такую песню –
и о любви, и о судьбе,
и чтоб никто не догадался,
что эта песня – о тебе?..
Чтоб песня по свету летела,
кого-то за сердце брала,
кого-то в рощу заманила,
кого-то в поле увела;
Чтобы у клуба заводского
и у далёкого села,
от этой песни замирая,
девчонка милого ждала.

DE KIE PRENU MI LA KANTON

(traduko de Viktor Aroloviĉ)

De kie prenu mi la kanton –
kaj pri la am’ kaj pri l’ destin’,
kaj tian, ke neniu pensu,
ke tiu kanto celas vin.
La kanto flugu tra la mondo,
ekscitu iun je la kor’,
konduku iun al la bosko
aŭ logu al la kampa for’.
Kaj en vilaĝo malproksima
aŭ ĉe klubejo de uzin’,
pro tiu kanto ektremante,
atendu knabon la knabin’.


Булат Окуджава

ПЕСНЯ ОБ АРБАТЕ

Ты течёшь, как река, странное название,
и прозрачен асфальт, как в реке вода.
Ах Арбат, мой Арбат – ты моё призвание,
ты и радость моя и моя беда.
Пешеходы твои – люди невеликие –
каблуками стучат, по делам спешат.
Ах Арбат, мой Арбат – ты моя религия.
Мостовые твои подо мной лежат.
От любови твоей вовсе не излечишься,
сорок тысяч других мостовых любя.
Ах Арбат, мой Арбат – ты моё отечество,
никогда до конца не пройти тебя.

KANTO PRI ARBAT’

(traduko de Klara Ilutoviĉ)

Fluas via river’, stranga estas via nom’,
diafanas asfalt’ laŭ la tuta voj’.
Ho Arbat’, vi Arbat’ estas mia pad’ al hom’
kun bolantaj por mi ĝojo kaj malĝoj’.
Via ĉiamular’ estas homoj sen geni’,
de ŝuetoj frapad’, hasto laŭ kutim’.
Ho Arbat’, vi Arbat’ estas mia religi’,
viaj ŝtonoj sub mi kuŝas en pavim’.
Am’ al ĉiu ajn strat’ ne kuracos min de am’
al vi en mia kor’, plena je fascin’.
Ho Arbat’, vi Arbat’ estas mia hejm’ kaj fam’,
kaj neniam vin mi pasos ĝis la fin’.


FIKCIO


V. Rybakov

Gravitavio “Carido”

romano

(daŭrigo)

– Bone. Ĉu mi similas al Liza?

La gorĝo spasmis. Mi glutis.

– Tute ne similas.

– Kaj ĉu en lito similas?

– Tute ne similas.

– Ĉu vi diverse sentas kun mi kaj kun ŝi?

– Tute diverse.

– Ĉu ne tutegalas?

– Ne.

– Ĉu vi estis feliĉa kun ŝi, ĝis ni ne kunpuŝiĝis?

– Mi eĉ nun kun ŝi feliĉas. Kaj kun vi feliĉas.

Ŝi ridetis iom malestime.

– Vi devus akcepti islamon, sed ne komunismon.

– Tiam mi ne povus trinki vinon.

– Oj, stultulino mi estas! – ŝi svingis la manojn. – Molestas per paroloj, sed la viro, nature, volas ankoraŭ drinki! Ĉu vi volas, mi surmetu ion kaj kuru malsupren, tie sur la tablo restis botelo.

– Vi estas tro zorgema.

– Ne ekzistas “tro”. Jam antikvuloj diris: nobla virino post kuniĝo devas zorgi pri amato, kiel patrino pri infano – ĉar virino en kuniĝo naskiĝas, sed viro mortas. Kaj sportistoj rimarkis: post tiu afero rezultoj de virinoj pliboniĝas, sed de viroj – fi!

– Mi penu elvivi, – respondis mi kaj, etendinte la manon en fendon inter la litkapo kaj la muro, eltiris preskaŭ plenan botelon da “aĥaŝeno”. Pardonu, Ivano Volfoviĉ, mi nenion memoras. Stanjo ekridis. – Ĉu vi trinkos?

– Ne. Mi de vi estas ebria, tio sufiĉas.

Mi verŝis por mi du glutojn en pokalon, trinkis. Demandis singarde:

– Ĉu vi estas en ordo?

– En absoluta. Ja ne maltrankviliĝu vi, simple estas sana vivmaniero. Mi ankaŭ fumi ĉesis.

– Sed kio okazis?

Ŝi ekridis ruze. Karesis unu el bukedoj. Al ŝi vere plaĉis, kiel mi rigardas al ŝi, kaj ŝi paŝadis, promenis laŭ la ĉambro – de la ŝranko al muro kun ponardoj kaj sabroj, de la sabroj al muro kun familiaj fotoj, poste al grandega surplanka vazo... El la haroj super la orelo, tremante, plu elstaris forgesita trunketo de anonima floro, nuda kaj orfa, al ĝi ne konvenis nudeco; ĉiujn ĝiajn petalojn ni fordraŝis je la kuseno.

– Ja vi min tiel petegis! Tian konvinkan argumenton donis!

– Kian?

– Mi ne diros.

– Jam antaŭ duonjaro mi rezignis petegi...

– Min argumentoj atingas, kiel ĝirafon16. Ne maltrankviliĝu, Saĉjo. Simple mi pensis: mi estas je kvar jaroj pli aĝa, ol ŝi, mi devas tre-e observi min. Almenaŭ subteni egalecon, – kaj subite ŝi montretis dum momento la langopinton. – Ja mi eĉ ne scias, kiel ŝi aspektas. Kaj Paŭlinjo. Vi almenaŭ fotojn montru.

– Por kio?

– Ja parencaj homoj.

– Se tio ne estus vi, mi decidus, ke virino senlime paradas.

– Tio signifas, ke mi senlime bele sentas. Kaj sentas mi, ke mi senlime amas vin.

– Kun vi estas malfacile paroli. Vi tiel posedas vortojn...

– Vi posedas min, kaj mi posedas vortojn. Do, vi posedas vortojn prokure. Reĝu silente, kaj parolos mi.

Ŝi eksidis sur la fenestrobreto, per nuda dorso al la ĝardeno, superverŝita per flav-roza lumo.

– Vortoj... Ili, damnitaj, estas kreitaj ĝuste por trompo. Homoj estas diversaj, ĉiu havas sian amon, sian malamon, sian timon. Kaj vorto estas unu sama por ĉiuj. Tiu, kiu parolas, subkomprenas tute ne tiun amon kaj ne tiun timon, kiun subkomprenas, aŭdinte, la alparolato. Tial estas pli bone silenti pri tiuj temoj... aŭ paroli nur por ĝojigi tiun, kiu estas apude... aŭ, se diri serioze, klarigadi ĝuste sian amon. Ja nur por tiu sola vorto necesas tutan romanon, tutan poemon verki. Mi jen, dum flugis, – ŝi ridetis, – du versaĵojn pri vi verkis. Tamen, tion, ke ili estas pri vi, neniu komprenos.

– Kaj ĉu mi? – stulte fierante, demandis mi.

– Kaj vi, – ŝi denove ridetis, – des pli.

– Legu.

– Ne.

– Legu.

– Ne, ne. Mi ne deziras nun. Ja ju pli oni maĉas sian komprenon, des pli oni foriras de la aliula. Por kio vi foriru de mi? Jen vi, apude. Tio ne tre ofte okazas. Baldaŭ vi denove forveturos ien, kaj mi dume publikigos – tiam legu, – ŝi metis unu kruron al la fenestrobreto, ĉirkaŭvolvis ĝin per la brakoj. – Kia mirakla aero iras de ekstere, – profunde enspiris ŝi. – Ni ankoraŭ promenos antaŭ vespermanĝo, ĉu? El la fonto trinkos.

– Nepre. Kaj antaŭ vespermanĝo. Kaj antaŭ dormo.

– Antaŭ dormo tio estas aparte necesa.

“...Senprokraste reveni ĉefurbon...”

Mi verŝis plenan pokalon kaj eltrinkis, ne deŝirante. El la pokalo ekscite venis odoro de vinberĝardenoj, naĝantaj en suna oceano.

– Ĉu al la aerodromo vi veturis el la hejmo?

– Hejmo... – la suna oceano ekverŝiĝis en la sangon. – Hejmo estas loko, kie eblas ne adaptiĝi. Ne kontroli vortojn. Esti laca, kiam laciĝis, silenti, kiam silentemas – kaj dum tio ne timi, ke ofendos. Ne ŝajnigi sin eĉ je momento – nek per gesto, nek per rigardo...

– Tiel neniam estas.

– Eble. Tial mi neniam havis hejmon.

– Sed eble, simple vi neniam estis hejme?

– Sukcesa bato.

– Saĉjo, mi ne volis ofendi! Vi estas la plej bona, mi ja scias! Simple mi tre volas esti via hejmo... kaj al mi ŝajnas, mi povus. Sed kiam mi pensas, ke vi vizitos la hejmon du-tri-foje monate, kaj ceteran tempon estos en la alia... kaj eble, eĉ en la tria – jen tie, jen tie hejmoj aperados kaj defalados de vi, kiel folioj, sekiĝantaj pro manko de vi... Ho ne, ne. Ĉiam mi diras stultaĵojn. Kapricas. Ne aŭskultu. Tio estas, ĉar mi malstreĉiĝis, ja mi nun tro bone fartas. Kaj se mi subite naskus de vi, ĉu vi min forlasus?

– Ne, certe, – malrapide diris mi.

– Ne? Ĉu vere ne? – ŝia voĉo eksonoris, kaj eklumis la vizaĝo.

– Stulta vorto – forlasus... Ja vi estas mia familio. Mi estus kun vi, kiom povus. Sed, vidu... jam rompita. Ĉar neniam plu sentus min digna homo.

– Sed ĉu nun vi sentas?

Tio estis vangofrapo. Vangofrapo sub la zonon, tiel scipovas nur virinoj. Jes, ne mi parolu pri honesteco. Kun peno, kvazaŭ boateto, naviganta kontraŭ forta fluo, mi demetis la pokalon malproksimen; en paradiza silento abrupte ektintis vitro.

– Ne tre. Sed dum mi donas al vi pli da ĝojo ol da malĝojo – ja vi mem tiel diras...

– Jes, certe jes! Do – kio?

– Do tio havas almenaŭ ian sencon.

– Sed tiam mi havus eĉ pli da ĝojo, Saĉjo!

– Sed li? Ja mi ne povos doni al li tiom da atento, kiom... li meritas.

– Al mi vi same ne ĉiam donas tiom da atento, kiom mi meritas. Sed kiu diros, ke mi al vi kreskas malbona?

Uragano. Vortoj estas ne pli, ol flugantaj laŭ vento folioj. Se venis uragano – la folioj devas deŝiriĝi kaj flugi, sed ilia flugo nenion signifas. Ĝi signifas nur, ke venis uragano. La uragano foriros – kaj ili falos. Kaj stultulo, ne, sadisto estos tiu, kiu, veninte al naĝanta en koto folieto, ekriproĉos ĝin: “Ja vi jam flugis, nu, ek, ankoraŭ, ja tio estas tiel bela!”

Do, ĉu vere estas pli honeste silenti, ne ĵetante al vento vortojn, kaj silente fari tion, kion oni deziras; simple penante laŭeble ne malutili dum tio al aliuloj, same silente?

– Stanjo, vi mem ne komprenas, kion vi parolas.

– Certe, ne komprenas, mia afero estas virina. Sed vi, masklo, diru sincere – ĉu vi ne estus almenaŭ flatita?

Mi nur balancis la kapon.

– Nature, se sen kvereloj kaj skandaloj – mi treege fierus.

Ŝi ekstaris de la fenestrobreto, ridetante. Nehaste alvenis min.

– Kontraŭ via volo mi neniam ion ajn faros.

Sidiĝinte ĉe miaj piedoj, ŝi kliniĝis. Hipnotigite rigardis, kiel mi, tremetante, ŝvelas sub ŝia rigardo – kaj mem senkonscie tremetis kun mi.

– Nu jen, – diris ŝi preskaŭ adore, – vi denove min deziras.

Ŝi tuŝis per la fingropintoj. Poste, ekstarinte super mi sur genuoj, tuŝis per la brusto. Poste per la lipoj. Denove deŝoviĝis, enrigardante. La disvolvitaj haroj pendis preskaŭ ĝis la littuko.

– Ĝi rememorigas al mi idon de iu raba birdo. Postulema kaj sendefenda. Iomete kreskis – kaj jam emas beki! Sed mem, sola – nenion povas, necesas alflugi, el ajna foro alflugi al ĝi kaj nutri, nutri...

Ŝi levis la vizaĝon. La okuloj brilis.

– Mi amas vin, Stanjo, – diris mi.

– Mi alflugos. El ajna foro, almenaŭ por tago, por horo, por kiom vi diros. Alflugos, alflugos! – ŝi movis la fingropintojn laŭ la duonmalfermitaj, sekiĝintaj pro kisoj lipoj. – Ĉu vi deziras ĉi tien?

– Ne. Prefere donacu al la masklo inon.

Per rapida elasta fulmo ŝi turniĝis al mi per la dorso, falis sur la flankon – nur risorte ektremis la matraco. Pikanta kirlo de haroj brulvundis mian vangon.

– Ĉu tiel?

3

Al la programo “Tempo”17 ni malfruiĝis ĝuste je minuto. Kiam, petole finridante kaj finflustrante, ni malleviĝis en la salonon, Iraklo kaj Tamriko jam sidis antaŭ la televidilo, kaj mi tuj komprenis, ke okazis io terurega. Iraklo turniĝis al la sono de la paŝoj, lia vizaĝo estis tute griza.

– ... Je la deka kaj dek sep laŭ Peterburga tempo, – per morta voĉo informis la anoncisto. – Gravitavio “Carido” iris de bazo Tjuratamo, kie grandprinco Aleksandro Petroviĉ troviĝis kun inspekta vojaĝo, al flughaveno Pulkovo. Cirkonstancoj de la katastrofo sendube atestas pri tio, ke okazis atenco...

– Dio! – ne sukcesis reteni ekkrion la princineto.

Mi malvarmiĝis. Mi ĉion ekkonsciis momente – eĉ tion, ke ekzistas nek savo, nek prokrasto por mi kaj Stanjo. Mi rigardis al ŝi – ŝi aŭskultis, etendinte la kolon, kiel antaŭe ĉe la fonto, kaj ŝia frunto estis sufere faldita. Mi prenis el la poŝo la ĉifrilon kun la depeŝo, tuŝis per la fingroj la ĵakojn kaj montris al ŝi la ekraneton. Dum sekundo ŝi nekomprenante legis, poste kun teruro ekrigardis en miajn okulojn.

– Tion mi ricevis tage, – diris mi. – Intencis prokrasti ĝis morgaŭ.

Ŝi prenis mian manon kun la ĉifrilo, alportis al la lipoj kaj kisis.

– Dankon pro la hodiaŭo.

Mi ekiris al la telefono. Prenis la parolilon, ekklavumis numeron. Malantaŭ mia dorso Stanjo ion klarigadis al la gastigantoj – mi ne aŭdis.

– Fraŭlino, kiam vi havas la plej proksiman flugon al Peterburgo? Je la dudek dua kaj kvindek?

– Ni sukcesos, – abrupte prononcis Iraklo. – Mi veturigos.

– Rezervu unu lokon...

– Du! – despere ekkriis Stanjo.

Mi konfuze turniĝis al ŝi.

– Stanjo, eble vi ankoraŭ iom ripozu sub la suno...

Ŝi eĉ ne donis al mi respondon. Eĉ forturniĝis.

– Du lokojn. Kaĵinskaja Stanislava Solomonovna, Trubeckoj Aleksandro Lvoviĉ. Ne, ne Levonoviĉ, simple Lvoviĉ. Jes, je duonhoro pli frue, mi komprenis. Gmadlobt daĥmarebisatvis18.

Mi surmetis la parolilon. Ĝi preskaŭ elglitis el ŝvitaj fingroj.

Iraklo aliris min. Peze mallevis la manplatojn sur miajn ŝultrojn kaj forte skuis. Li iel tuj malaltiĝis.

– Trovu ilin kaj mortigu, – kun firma raŭko diris li.

– Mi penos, – respondis mi.

– Mi kafon kuiros al vi, – mallaŭte diris Tamriko.

Jam en la aŭto, meze de stela aroma nokto – maldiketa lunarko naĝis tiel trankvile – Stanjo demandis, kiam Iraklo deiris por fermi la pordegon:

– Ĉu Liza vin renkontos?

– Ne. Ili eĉ ne scias.

– Bone. Do, ni sukcesos tie interkisi por adiaŭo.

– Mi venos, Stanjo! – mia gorĝo spasmis pro tenero kaj kompato. Mi sciis, tio estas malvero, neniu povas veni al iu ajn dufoje. – Mi venos!

– Mi estas via hejmo, – respondis ŝi.

En karesa mallumo jen tie, jen ĉi tie pulse sonoretis cikadoj.

(Fino de la unua ĉapitro)

 

Notoj pri la ĉapitro

16 kiel ĝirafon – Aludo al rusa anekdoto pri ĝirafo, kiun ŝercoj atingas prokraste pro longa kolo.

17 programo “Tempo” – Vespera televida novaĵprogramo je 21:00.

18 Gmadlobt daĥmarebisatvis – Dankon pro la helpo (en la kartvela).

(Daŭrigota)

El la rusa tradukis Jurij Finkel


INFORMO


Al 10-jariĝo de CkK (majo 2000, do jam tre baldaŭ!) estas preparata ĝia plena indekso (28 paĝoj). Bonvolu fari anticipajn mendojn por ricevi grandan rabaton kaj helpi al ni determini la necesan eldonkvanton.

“Cerbe kaj Kore” № 4(67), aprilo 2000.
– fondita en 1990 –
Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo.
Suplemento al la informbulteno “Artefakto”.
© ELDONAS OS “Legenda E”

La klubo kunvenas lastan ĵaŭdon de ĉiu monato (krom somero) je 19.00 laŭ la adreso: Moskvo, Malaja Dorogomilovskaja 9/4, 4-a etaĝo, ĉambro 8. ( 243-74-56

Redaktoro – Valentin Melnikov

:: cerbe.kaj.kore@esperanto.nu


Indekso