CERBE kaj KORE

Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo
Suplemento al la informbulteno “Artefakto”


№ 10 (61) Oktobro 1999

La tempo fluge rapidas... Jen denove venis aŭtuno. Pluvoj, malvarmo, folioj falas – do certe ĉies humoro iĝas trista. Ankaŭ tiu ĉi kajero de “Cerbe kaj Kore” ne evitis melankoliecon. Tamen mi, kun ĉiama ironiemo, strebis iom mildigi vian deprimiĝon. Nu, vi mem scias, ke per kelkaj vortoj eblas renversi eĉ “altan” tragedion...

Pli kaj pli vastiĝas la rondo de niaj aŭtoroj. Ĉi-monate sin prezentas – diversflanke – Valerij Jegorov el Sankt-Peterburgo. Unu lia versaĵo iam aperis en CkK (kiam tiu estis nur rubriko en Moskva Gazeto). Antaŭnelonge Valerij gastis en nia klubo, kaj nun ni profitas la okazon. Estas agrable konstati, ke li daŭre aktivas kaj progresas.

Ivan’ Naumov ĉi-foje prezentas tri poemojn-gefratojn. Nu, pri lia majstreco jam neniu dubas...

Oni plu legas niajn poemojn tra la mondo. Somere ni represis recenzon pri Moskvaro el LITERATURA FOIRO (Svislando), nun vi vidos, kiel taksas nian poemaron ne malpli aŭtoritata LA GAZETO (Francio).

Do, kiel ĉiam, – agrablan legadon!

Valentin Melnikov, la redaktoro.


LAŬSEZONA PAĜO


Valerij Jegorov

LA DOLĈA MELANKOLIO

Melankolio...
kaj kiu kialo?
Tiu kialo...
la folifalo.
                Falas kaj fadas
feblaj sonondoj,
kvazaŭ fadenoj
inter la mondoj.
Falas kaj flosas
en la aero
ĉiu folio
kaj lanugero.
Falas kaj fluas
ien kun rojo
mildaj minutoj,
raraj dum vojo.
Falas kaj flamas
lastaj radioj,
oron donantaj
al la folioj.
Falas kaj flugas
aroj kaj eroj,
flavaj folioj,
oraj kajeroj.
Falas kaj flagras
buntaj koloroj,
eĉ sur la sonoj
kaj la odoroj.
Falas kaj flustras
ĉiu folio:
melankolio,
melankolio...

TRADUKO EL ESPERANTO


J.S.Dinwoodie

SOLECO

Ŝafisto iras sur montaro,
kie birdkantoj sonas;
kun la Natur’ en solidaro
solecon li ne konas.

Sed iras mi sur urbostratoj
kie la bru’ senĉesas;
kaj meze inter la homfratoj
fremdule mi solecas.

перевод В.Егорова

ОДИНОЧЕСТВО

Пастух в горах проводит годы,
внимая птицам до седин;
и вне людей, среди природы
он не один, он с НЕЙ един.

А я, потерянное семя,
средь шумных уличных клоак,
самой судьбой един со всеми,
но всем чужак, и только так!


LAŬ LA NUNTEMPA RUSA POEZIO


Andrej Makareviĉ – “Ĉio tre simplas...”

* * *

Jen, ĉio klaras: trompos fabel’.
Mar’ bordojn havas, limojn – ĉiel’,
Restos sen peso versa lini’,
Kaj trovos sukceson nur unu el ni.

Kred’ estas rito, am’ estas var’.
Gruo nur mitas en paruar’.
Saĝo kaj stulto – eterna uni’...
Akiros rezulton nur unu el ni.

Neĝoj degelas nur en April’,
Ĉio laŭrelas ekde lulil’,
Kaj superstiĉon rompos neni’ –
Meritos feliĉon nur unu el ni.

esperantigis Ivan’ Naumov


ORIGINALA POEZIO


Ivan’ Naumov

MARKO

Mila paŝ’, mila tuŝ’,
Mila manĝ’, mila plonĝ’...
Je ripet’, je kutim’
Kur’ laŭ tempa pavim’.

Nova lum’, sama tag’,
Nova vort’, sama rim’,
Nova zum’, sama muŝ’
De la sama imago.

Marko, vekiĝu, Mark’!
Ŝiru for eluzitan skvamon,
Provu pentri per ĉielark’
Vian amon.
Dense akre kaj krute
Dolĉe loge freneze
Dance vente malpeze
Se amon – do absolute!

Tremas man’, tremas mov’,
Tremas pens’, tremas vol’,
Kaj penik’ en malspert’,
Kaj anim’ en malcert’...
Nova prov’, sama mis’,
Sama farb’, nova lert’,
Sama nest’, nova kov’,
Ĝis finpentro aŭ ĝis la...

– Marko, ĝis vera pruv’,
Ke vi kreis por ni malsamon,
Ke ne povas detrui pluv’
Farban amon,

Ke dudekkvarmiliona kolor’
Ne estos lavita for.

MARIA

Je via ridet’ mi faras ambuŝon,
Mi volas hisi gajecon sur via vizaĝ’.
Sed vi pelas min kvazaŭ kulon aŭ muŝon,
Se vi rajtus je ti’, vi min ŝovus al kaĝ’ –

Por mi ne malhelpu al via pensem’,
Por vin ne delogu per stultaj fabeloj,
Por distru ne vin sed probable min mem,
Por ne alkroĉiĝu mi kun bagateloj.

Ĉu mi estas klaŭno, ĉu cirka simi’?
Ja ĉiu renkonto – al samhistori’!
Maria Maria Maria Maria Maria
Almenaŭ ridetu al mi!

Se via ridet’ aperus sur sceno...
Sed seoj vanas – mi ŝercas ĝis plena desper’.
Du brovoj kuniĝas – sovaĝa mieno,
Kaj du lipoj kunpreme indikas: «danĝer’!»

Ĉar vi enuegas pro mia babil’,
Ĉar vi lastan fojon min volas informi,
Ke da anekdotoj cent naŭdek naŭ mil
Vin faras oscedi aŭ ofte eĉ dormi.

Ĉu mi estas klaŭno, ĉu cirka simi’?
Ja ĉiu renkonto – al samhistori’!
Maria Maria Maria Maria Maria
Almenaŭ ridetu al mi!

almenaŭ kviete
    almenaŭ iomete

almenaŭ nevide
    almenaŭ acide

almenaŭ kaŝite
    almenaŭ incite

almenaŭ sen sentoj
    almenaŭ tra dentoj

almenaŭ agace
    almenaŭ minace

almenaŭ forpele
    almenaŭ kruele

almenaŭ terure
    almenaŭ torture

SED SIMPLE RIDETU AL MI!!!
 

LEO

El mia dom’ forfluis ĝoj’,
amikoj fuĝis en horor’.
Ĉu aŭdis vi almenaŭ foje
pri l’ postdevoj de amor’?

En ĝusta hor’, en ĝusta lok’,
cedinte al amorinklin’,
mi saltis mem al preta hok’,
kaj ŝi facile predis min...

Olé, olé, olé, olé –
Al bova danco sur aren’.
Ho, Leo, Leo, Leo, Leo... –
Flustras ŝi trans la kusenon...
Kara, jen, aĥ, kara, jen
da via vino duonglut’.
Fintrinku – post duonminut’
efikos bene la venen’.

En mia hejm’, en mia dom’
nestiĝis besto aŭ viper’.
Sub masko de bonkora hom’
kaŝiĝas beko de ĥimer’.

Aĥ, se klarigus iu nur,
por kio ŝi obsedas min.
Min trafas nokte frida krur’ –
je tio rajtas la edzin’...

Olé, olé, olé, olé –
Al bova danco sur aren’.
Ho, Leo, Leo, Leo, Leo... –
Flustras ŝi trans la kusenon...
Kara, jen, aĥ, kara, jen
da via vino duonglut’.
Fintrinku – post duonminut’
efikos bene la venen’.

Subite tremis ŝia man’,
plaŭdante planken la esperon.
Mia plan’! Ve, mia plan’!
Kaj nun vi konas la ceteron.

El mia dom’ forfluis ĝoj’,
amikoj fuĝis en horor’.
Ĉu aŭdis vi almenaŭ foje
pri l’ postdevoj de amor’?..


ONI NIN LAŬDAS...


KLASIKA LIRIKO

Valentin Melnikov, Klara Ilutoviĉ, Solomon Vysokovskij, Oĉjo Dadaev, Moskvaro, originalaj poemoj. Impeto, Moskvo, 1998, ĉ.3,6 eŭroj

La supozon, ke la vorttitolo de nova poemaro, aperinta en 1998, intencas minaci per multobliĝo de la kolosa regurbo rusa, Moskvo, al giganta urbaro similaspekta, identa, unuavide povus pravigi la titolbildo, montranta ne mildan lirikan Pegazon, sed impete, se ne aplombe, eksturmantan kvadrigon. Tamen, duarigarde, tiu ĉi ĉevalkvaro kondukas la meditadon al ĝusta, pli konsola konkludo. Kaj evidentiĝas kovrilinterne, ke ne temas pri multaj Moskvoj – Moskvaro –, sed pri kvar moskvanoj kiuj kunligas sin per tiu ĉi titolo.

Ili ja formas moskvanaron, sed tre specifan: poetoj ili estas. Esperantaj poetoj. Do eble konvena titolo por ilia unua verskolekto povus esti, konsiderante la esperantan literaturan tradicion, Moskvankvaropo, eĉ pli pompa ol la originala; sed post festum konsiloj restas stultaj.

La poemaro konsistas el jenaj kvaropanaĵoj: Liriko in-tima (Valentin Melnikov; n. 1957), Sincere via (Klara Ilutoviĉ; n. 1946), Vojo al Templo (Solomon Vysokovskij; n. 1933) kaj Rano, kiu flugas (Oĉjo Dadaev; n. 1973). La moto, elektita de ĉiu el la kvar poetoj por la propra sekcio, jam bone indikas intencon, etoson, temaron de ĉiu unuopa aŭtoro. Ili, apartenante al la nuntempa "Moskva skolo", ja formas grupon, almenaŭ por tiu ĉi publikigaĵo, sed estas enhave sufiĉe diferencaj. Strukture ili sekvas komunan idealon, la klasikan: rimoj estas versofine konservendaj, tradiciaj ritmoj plejoftas (se ne aperas senatentaj stumbloj, eĉ intencaj...), formoj kiel soneto kaptas la leganton. Do, almenaŭ laŭ aktuala starpunkto, tiuĉikampe mankas modernismaj trajtoj – iom surprize, memorante ke la rusaj artistoj ĉirkaŭ la unua mondmilito apartenis al la monda avangardo. Ke amo, sonĝo, naturo, superado de la kruda normala vivo regas enhave la tekstojn, ne estas mirige. Kion alian verŝu poetoj en siajn versojn?

Pluraj el la poemoj jam ricevis premiojn en konkursoj, ofte unualokajn. Provoj forlasi jam tretitajn vojojn montriĝas ĉe Vysokovskij en Duliniaj miniaturoj kaj Melnikov en la Unuversoj/Universoj (signife de ‘Unuversaj universoj’), laŭ la influo de la rusa poeto Vladimir Viŝnevskij.

Ĉiun sekcion enkondukas informoj pri vivo kaj verko de la aŭtoro, eĉ foto prezentas lin persone. Nikolao Gudskov, la kompilinto de la poemaro, aldonis antaŭvortojn kaj abundan postparolon pri "La Moskva skolo de originala Esperanto-poezio", bonvena enkonduko en la antaŭulojn, la samtempanojn, la laborcirkonstancojn, la artajn principojn de la moskva kvaropo. Per ĝi la libreto fariĝas ne nur montrofenestro pri la aktuala verkado, sed preskaŭ enciklopedio pri la moskva esperanta poezio.

La poemaro ampleksas 96 paĝojn, estas bone legebla, agrable kompostita, broŝurita. Ĝi meritus eldonon libroforman kun firmaj kovriloj. La lingvaĵo (ne ĉiam la enhavo...) estas klara, en komuna Esperanto kun kelkaj slavismoj; apenaŭ preseraroj. Ĝi vekas intereson pri aliaj verkistoj moskvaj, pri nova moskvanaro.

Franz-Georg Rössler

presita en LA GAZETO, n-ro 83, 15 jun 99, p. 19.


ORIGINALA (?...) POEZIO...


Oĉjo Dadaev

* * *

Mi alkuros bordon,
Puŝos min de l’ sablo.
Kaj eldiros vorton
Akran, kiel sabro.

Sabre akvon pikos,
Fendos la ondaron.
Maro min plenigos.
Mi plenigos maron.

Sur la dorsoj de la
Montoj oceanaj
Mi, la ŝipo vela,
Forojn diafanajn

Iros aparteni...
Supre flugas laroj,
Flugas por festeni
Inter la ondaroj.
Miaj...

Rimarko de la redaktoro: antaŭ ĉ. 140 jaroj aperis jena versaĵo de fama Kozjma Prutkov:

Всё стою на камне, –
дай-ка брошусь в море.
Что пошлёт судьба мне,
радость или горе? <...>

Oĉjo ĵuras, ke neniam legis tion. Ĉu ni kredu?...


LIRIKO (?)...


Valerij Jegorov

ĈARMULINO

de l’ aŭtoro al ĉiuj francinoj

Ricevinte vizon,
el la fora land’
venis en Parizon
juna vojaĝant’.
Ie sur bulvardo
ekrigardis lin,
certe laŭ hazardo,
ĉarma junulin’.

Ne plu interesis
lin la Ejfel-tur’.
Revon li karesis
ŝin revidi nur.
Tiel la amoro
plenokupis lin,
pasis tra la koro
tiu junulin’.

Ludas por amantoj
la akordion’,
sonas dolĉaj kantoj –
kvante milion’.
Longe tra Parizo
vervo pelis lin,
tamen sen surprizo,
sen la junulin’.

Prenas la valizon
nia vojaĝant’,
lasas li Parizon
ĉe la dolĉa kant’.
Sole la angoro
ne forlasas lin,
restas en la koro
la parizanin’.

Rimarko de la redaktoro: mi ŝatus titoli tiun ĉi rubrikon “Liriko in(-)tima” – tamen mi jam uzis tiun titolon por mia propra poemaro. Tamen eble vi perceptas la ĵus tralegitan versaĵon kiel serioze lirikan, eĉ tragikan (forta amo sen reciproko kaj tute sen espero retrovi la amatinon – perfekta suĝeto por tragedio!)? Por iom konsoli la sentivajn legantojn kaj restaŭri ilian humoron, la aŭtoro mem proponas kanti la ĉi-suprajn versliniojn laŭ la gaja rusa popola melodio “sizyj goluboĉek”. Provu, kaj vi tuj spertos pliboniĝon de la humoro!


IRONIA POEZIO


Miĥail Povorin

SPLENO

Ĉu petegi pri pardono?
Mi ĝin tute ne meritas.
La pli bona vivduono
Jam delonge travivitas.

Jam malvarmas la sezono,
Mia suno malzenitas.
La pli bona vivduono
Jam delonge travivitas.

Intereso kaj bezono
Nun por mi tre deficitas.
La pli bona vivduono
Jam delonge travivitas.

Ne malplenas la kaldrono,
Tamen mi senapetitas.
La pli bona vivduono
Jam delonge travivitas.

Mi en griza tagĉifono
Sen amikoj nun ermitas.
La pli bona vivduono
Jam delonge travivitas.

Mi ne kreas, nur ŝablonas,
Mi min mem denove citas.
La pli bona vivduono
Jam delonge travivitas.

Pensoj pri infera drono
Nun tre ofte min vizitas.
La pli bona vivduono
Jam delonge travivitas.

Mi per tiu ĉi kanzono
Min, verŝajne, kompromitas.
La pli bona vivduono
Jam delonge travivitas.

Vi min gapas sen rekono.
Ĉu la kant’ malaltkvalitas?
Kion fari? La plejbono
Jam delonge travivitas...

L


IGREKOJ POR ĈIU TAGO


Igorj Guberman

Kiu komprenis de l’ viv’ fundamenton,
tiu delonge preferas silenton.

Jen estas homo – en kontento,
kaj tuj embuskas lin angor’:
bezon’ de tristo kaj turmento,
avid’ je spleno kaj dolor’.

La saĝo kaj postaĵo kamaradas,
eĉ se malsimetrias la unio:
ja por talent’ sidejo bezonatas,
sed pug’ indiferentas al racio.

Simpligi sin la saĝo vane penas,
samkiel feblas volo antaŭ fat’.
Ju pli la kapo per sinuoj plenas,
des pli sinuas nia vivopad’.

Ŝatas mi, kiam vort-pasament’
ore brilas sur pensoj koheraj,
kaj pri saĝo atestas silent’
nur se mankas atestoj ceteraj.

De idioto bravas agoj,
specife grandas la kuraĝ’.
Stultec’ kapablas je zigzagoj,
neatingeblaj por la saĝ’.

La kuraĝo de malkaŝa spito,
plena de serĉado kaj angoro –
dignas pli, ol pruda hipokrito
de bigota pia di-adoro.

Amikoj ĉiam kapricetas
kaj emas moki nin facile.
Amikoj ĉiam iom tedas –
al fido kaj certec’ simile.

Racio, ne konanta malprudenton
kaj cerbo sen petolo kaj kuraĝ’,
kaj menso, ignoranta vivan senton,
senlime malproksimas de la saĝ’.

tradukis Valentin Melnikov

“Cerbe kaj Kore” № 10(61), oktobro 1999.
– fondita en 1990 –
Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo.
Suplemento al la informbulteno “Artefakto”.
© ELDONAS OS “Legenda E”

La klubo kunvenas lastan ĵaŭdon de ĉiu monato (krom somero) je 19.00 laŭ la adreso: Moskvo, Malaja Dorogomilovskaja 9/4, 4-a etaĝo, ĉambro 8. ( 243-74-56

Redaktoro – Valentin Melnikov

:: cerbe.kaj.kore@esperanto.nu


Indekso