CERBE kaj KORE

Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo
Suplemento al la informbulteno “Artefakto”


№ 12 (63) Decembro 1999

Evidente, superfluas rememorigi, ke la 15-an de ĉi-decembro ni festos la 140-jaran jubileon de nia majstro L.L.Zamenhof. Li donis al ni ne nur la unikan lingvon, sed ankaŭ certajn idealojn, “internajn apogilojn” en la vivo. Nuntempe al tre multaj homoj tiaj apogiloj mankas – kaj ili febre serĉadas, tamen plejparte ilia febla fantazio kapablas krei nur vican memtrompigan fantomon – “dion”, kies esencon ili eĉ mem ne povas klarigi; aŭ ion eĉ pli konfuzan. Oni vane kaj sensence disipas la vivon, ne povante leviĝi super la rigidaj ŝablonoj enbatitaj en la konscion. Feliĉe, ne ĉiuj estas tiaj. Legu la 2-an paĝon.

Finiĝas la jaro de Puŝkin (ni strebis ne tro tedi vin per puŝkinaĵoj dum tiu ĉi jaro, konsciante, ke da ili vi ricevadis multe pli ol sufiĉe, de ĉiuj flankoj) kaj ni adiaŭas ĝin, prezentante nekonatan tradukon de tre konata versaĵo – konvinkiĝu, ke Puŝkin estas fama ne nur en Rusio. Krome, legu tradukon de malmulte konata versaĵo pri Puŝkin, interkontinentan diskuton lige kun lia “malmodesta fabelo” – kaj pripensu: kion, tamen, signifas por ni lia poezio...

Krome, nova traduko el N.Hohlov kaj iom da tradicistilaj kontribuaĵoj.

Valentin Melnikov, la redaktoro.


AL LA ZAMENHOFA TAGO


Klara Ilutoviĉ

* * *

Malbon’ la mondon obsedas,
tretante l’ vivojn senbride.
Tempestas homaj eraroj
en freneziga alflu’,
sed l’ esperantisto kredas,
naive aŭ antaŭvide,
en vortoj kaj ankaŭ faroj,
ke l’ vivo mirindas plu.

Kaj l’ esperantisto vidas
tra flam’ de la lingvobolo
belegon de homkonkordo
kaj ordinara vivul’.
L’ esperantisto rapidas
kun l’ esperiga bonvolo
al homa koro kaj pordo
sur ajna strat’ kaj angul’.

Kun varma kor’ kaj insisto
flegante bonan esperon,
nek plendas li, nek edifas
en infaneca vivam’.
La vera esperantisto
senlace serĉas la veron.
Ĉu tio do ne signifas,
ke veron li trovis jam?


ANKAŬ RUSLINGVE...


Аркадий Пресман

ЭСПЕРАНТО

Опять надежды превращались в прах,
и ширилась безумная Голгофа,
и в груде книг пылал на площадях
прославленный учебник Заменгофа.

И разлетался пепел по земле
под рёв толпы, что яростно неистов...
А “мудрый Сталин” у себя в Кремле
решал судьбу своих эсперантистов.

И превращались граждане в ЗК,
и всё реальней проступала плаха.
Диктаторы боялись языка
всемирного значенья и размаха.

В нём не звучало ни “кацап”, ни “жид”,
им не клеймили и не угрожали.
он людям всей Земли принадлежит,
а не какой-то избранной державе.

Ему не нужен для опоры меч,
его слова - для мирного общенья.
Пускай ещё не всем доступна речь
доверья, милосердия, прощенья,

Но он сильнее оказался плах,
не покорился и не канул в Лету.
На верных, на испытанных корнях
восстал и вновь пошёл бродить по свету.


PUŜKIN 200-JARA


Espereble, vi jam legis la jubilean Puŝkin-volumon, eldonitan de “Impeto”. Nature, ĝin eniris nur la tradukoj far rusaj aŭtoroj. Eble interese estos kompari, kiel perceptas la poezion de Puŝkin alilandanoj. Do legu la tradukon de famega “Vintra vespero”, faritan de hungaro (kiu tamen longe poluris ĝin, uzante miajn rekomendojn).

V.M.

VINTRA VESPERO

Ŝtorma nub’ ĉielon kovra,
neĝturnanta kirlovent’...
Kvazaŭ hurlus lup’, aŭ povra
beb’ ekplorus kun lament’...
Sur tegment’ taŭzitharara
olda sonas pajl-susur’,
aŭ migranto vojerara
frapas la fenestron nur.

En kaduka kabaneto
nia – nestas trist’, mallum’.
Kial kaptis, vartinjeto,
tiel silentem’ vin nun?
Ĉu lacigis vin hurlanta
ŝtormo, olda amikin’,
aŭ ŝpinil-zumad’ malgranda
dormetigis tiel vin?

Drinku kun mi, mia bona
infanaĝa kunulin’!
Kie kruĉ’ kun vin’ gajdona
kaj viviga por anim’?
Kantu pri paru’ transmara,
kiu vivas en kviet’,
aŭ ke portis el najbara
puto akvon knabinet’.

Ŝtorma nub’ ĉielon kovra,
neĝturnanta kirlovent’...
Kvazaŭ hurlus lup’, aŭ povra
beb’ ekplorus kun lament’...
Drinku kun mi, mia bona
infanaĝa kunulin’!
Kie kruĉ’ kun vin’ gajdona
kaj viviga por anim’?

Tradukis Miklós Fehér.


А.Н.Майков

ПЕРЕЧИТЫВАЯ ПУШКИНА

Его стихи читая – точно я
переживаю некий миг чудесный:
как будто надо мной гармонии небесной
вдруг понеслась нежданная струя...

Нездешними мне кажутся их звуки;
как бы влиясь в его бессмертный стих,
земное всё – восторги, страсти, муки –
в небесное преобразилось в них!

A.N.Majkov

RELEGANTE PUŜKIN-ON

Legante lin, mi plenas je la sent’,
ke vivas mi en tempo rave bela,
kaj kvazaŭ super mi de l’ harmoni’ ĉiela
subite ekrapidis la torent’...

Kaj al mi ŝajnas transa l’ son-mistero;
kvazaŭ sorbite de l’ senmorta rim’,
surtera viv’ – pasi’, admir’, sufero –
Dieca iĝus en la versa glim’!

tradukis Klara Ilutoviĉ


En “La Ondo de Esperanto” 1999:6, okaze de Puŝkina jubileo, estis presita mia traduko de la fabelo “Car’ Nikita kaj kvardek liaj filinoj”. Poste la redaktoro (A.Korĵenkov, Jekaterinburg) ricevis ret-leteron de eksa moskvano, nun loĝanta en Usono, Aleksandr Gofen:

Saluton, Aleksandro!

Koncerne la lastan tradukon de V. Melnikov (per si mem tute bona) aperas jena demando: kio estas la fonto? En la 6-voluma kolekto de Puŝkin estas nur kelkdek komencaj linioj kaj komento, ke la verko ne estis destinita por oficiala aperigo kaj nenie troveblas originala manuskripto krom por ĉi-kelkaj linioj. Mi ne estas specialisto pri Puŝkin, tamen laŭ mia subjektiva sento ĉi-poemo, laŭ sia iom primitiva temo kaj enhavo, pli propras al subuloj ol al vere genia kaj inteligenta persono kiel Puŝkin. Ekzistis ja imitaĵoj atribuataj al la granda poeto por aspekti pli solide. (Iuj asertas ke kvazaŭ eĉ tiu vulgara “Kojonov – Mudiŝĉev” apartenas al lia plumo). Kion mi volas diri estas ne tio, ke Puŝkin estis tute pruda kaj neniam verkis obscenaĵojn: mi nur dubas ke la enhavo de tiaj liaj verkoj povas simili al folkloro propra por soldatoj.

Do, de kie V. Melnikov ĉerpis la fonton kaj kiel eblas pruvi, ke tio vere estis Puŝkin mem?

Aleksandro Gofen

La redaktoro transsendis tiun mesaĝon al mi, kaj mi respondis:

Malfacilas argumente klarigi tion, kio evidentas por ĉiu normale saĝa homo...

Se “...En la 6-voluma kolekto de Puŝkin estas nur kelkdek komencaj linioj kaj komento, ke la verko ne estis destinita por oficiala aperigo <...>”, tio signifas ke Puŝkin ja verkis tiujn kelkdek liniojn, kaj la ceteraj sendube apartenas (stile ks) al la sama aŭtoro. Krome, seriozaj literaturologoj legus ne 6-voluman, sed plenan verkaron.

En la akademia 10-voluma verkaro de Puŝkin (1956) oni legas pri tiu poemo: “Нескромная сказка Пушкина, дошедшая до нас в рукописных копиях. Начало сказки сохранилось в черновой тетради Пушкина. Упоминается в письме брату и Плетнёву от 15 марта 1825 г.”. Vi estas la unua, kiu ekdubis pri la aŭtoreco... “Subjektiva sento” manke de seriozaj scioj povas trompi.

“Mudiŝĉev” havas nenian rilaton al la temo, sed se vi menciis – oni povas iom dubeti pri la aŭtoreco, sed estas absolute certe, ke tio ne estas verko de A.S.Puŝkin, nek de I.Barkov.

Se vi vidas en tiuj poemoj nur obscenon – mi povas nur kompati. (Eble, ankaŭ Aphrodyte kaj Danae estas por vi nur pornografio?) La moralo de “Mudiŝĉev”: oni estu moderaj kaj singardaj en seksa vivo, aliel la sekvo povas esti tre danĝera – nu, ĉu ne la samon oni diras nun, kiam aperis aidoso?

“Nikita” alegorie pledas por neceso de seksa klerigo kaj edukado – do same aktualas nun.

“Сказка – ложь, да в ней намёк...”

Amike – Valentin Melnikov

Korĵenkov intertempe skribis:

Se temas pri la aŭtoreco de “Car Nikita”, ĝin scias “eĉ la erinacoj”. Ekzemple, en “Путеводитель по Пушкину” (СПб: Академический проект, 1997), kiun Halina aĉetis ĉi-somere, oni trovas prian artikolon (paĝoj 398-399) kun mencio pri la kompleta aŭtenteco de la unuaj 76 versoj, dum la ceteraj (entute da ili estas 234) eble estas misskribitaj de la kopiantoj. Puŝkin verkis ĝin en 1822 en Kiŝinevo.

Mi ne estas puŝkinologo (multe pli mi kompetentas, ekzemple, pri Dostojevskij, Ĉeĥov aŭ Venedikt Jerofejev), kaj mi ne havas bonajn konsultlibrojn pri tio...


Kaj nun konatiĝu kun la poemo, kaŭzinta tiun ĉi diskuton:

A.S.Puŝkin

CAR’ NIKITA KAJ KVARDEK LIAJ FILINOJ

fabelo por plenkreskuloj

Vivis iam car’ Nikita –
gaja, riĉa, dorlotita,
sen klopodoj pri regad’,
do prosperis lia ŝtat’.
Agis car’ poiomete,
manĝis, trinkis, kaj kviete
kun diversaj li patrinoj
kreis opon da filinoj:
kvardek junulinoj belaj,
bonkondute puranĝelaj,
ravaj korpe kaj anime.
Kiaj gamboj – ho, sublime!
Nigraj haroj – sen riproĉ’,
la okuloj, ĉarma voĉ’,
brila saĝo, belstaturoj...
Do, de l’ kapo ĝis la kruroj
ĉio logis kaj majestis;
sola aĵo nur forestis.
Kio estis do mankanta?
Vere, bagatelo vanta.
Tre malgranda detaler’,
tamen – mankis sen esper’.
Kiel tion do klarigi,
por ne tute kolerigi
stultulinon nian pian,
la cenzuron prude fian?
Kiel... Helpu Dio nure!
Caridinoj interkrure...
Ne, tro klare tiel estus
kaj danĝere malmodestus,
do aliel, laŭ prefer’:
Belas mamoj de Vener’,
lipoj, gamboj – por adoro,
sed fajrujo de amoro,
dezirata mia cel’...
Kio estas?.. Bagatel’!..
Tre malgranda detalero,
sed ja – mankis sen espero
al la caridinoj etaj,
petolemaj, vigli pretaj.
<...>

tradukis Valentin Melnikov

Plene presita en “La Ondo de Esperanto”, 1999:6, p.14-15


ALDONE


Antaŭ unu jaro, en la prova decembra kajero de “Cerbe kaj Kore”-1998, ni aperigis tri diversajn tradukojn de la fama versaĵo de Aleksandr Blok – “Ночь, улица, фонарь, аптека”. Intertempe troviĝis unu plia traduko, kiun ni proponas al vi nun:

tradukis Tatjana Auderskaja:

Lanterno. Nokto. Apoteko.
Sensenca kaj obtuza lum’.
Vi vivu, peke aŭ sen peko –
sed restos sama vivresum’.
Ruliĝas cirklo triviala,
kaj post la mort’ – denove ek:
glacia bril’ de l’ akv’ kanala.
Lanterno. Nokto. Apotek’.


TRADUKOJ EL ESPERANTO


Nikolao Hohlov (1891–1953)

LA LUNA EBRIO

Jen – ĝi brilas, mia luno,
virgomaska amlucerno,
nuda mamo el latuno,
iritilo de l’ eterno...

Jen – ĝi trenas, pala torĉo,
tra l’ cipresoj ombran langon –
kaj la tero sub la sorĉo
paroksisme verŝas sangon.

Jen – ĝi paŝas, noktulino
plej alloga, rafinita –
la komenco kaj kulmino
de l’ pasio senevita.

Jen – ĝi tiklas kaj sufokas,
estingante ĉiun honton,
jen – ĝi vokas, laŭte vokas:
Serĉu, kaptu kunĝuonton!

Kaj subiĝas la animoj,
kaj triumfe batas koroj,
estas for la tagaj limoj,
kaj ne gardas la honoroj...

Vivajn korojn ligas pare
la magia lunsonato
por oferi suraltare
al Eroso kaj Hekato.

Per la flamaj rozkoloroj
juna virgo amburĝonas,
kaj anstataŭ la paroloj
longaj, longaj kisoj sonas...

Aĥ! – dronante en inspiro
de la tenta nokta disko,
estas ĝoje – esti viro,
kaj facile – odalisko...

Николай Хохлов

ЛУННОЕ ОПЬЯНЕНИЕ

Цветом, будто бы латунным,
в небе ярко грудь сияет –
чудо ночи блеском лунным
нас извечно соблазняет.

Освещает факел бледный
кипарисы следом длинным;
зачарованно, победно
в жилах кровь стучит призывно.

В облаках луна всплывает
завлекающе и нежно,
триумфально предвещает
праздник страсти неизбежный.

Шёпот лунный заглушает
и стыдливость, и смущенье;
без стесненья объявляет
целью жизни – наслажденье!

И волнующим ответом –
сердца пылкое величье.
Скажем “Нет!” – дневным запретам
и наскучившим приличьям...

Связаны сердца попарно
лунной “Аппассионатой” –
ждёт их жертвенник алтарный
в честь Эроса и Гекаты.

И любовь, под светом лунным
торжествующе ликуя,
рада: голос девы юной
утопает в поцелуях...

Искушаем ночью дивной,
вдохновляем лунным диском,
знаю: в радость – быть мужчиной,
И легко – стать одалиской...

перевод Соломона Высоковского


LAŬSEZONAJ PAĜOJ


Miĥail Povorin

NOVJARA GRATULO

Forpasas jam ĉi jaro plena de mirakloj,
El kiuj la plej granda estis – vi!
Ni rememoru ĝin ne kun envi’,
Sed nur kun varmaj sentoj. Malgraŭ la obstakloj,
kiuj disigas nin, ne mortu la esper’,
ne kaptu la animojn morna spleno.
Edeno bone rimas kun geheno.
Sed, dum ne estingiĝis fajr’ en la kameno,
Eĉ vintre daŭros nia primaver’!


Mikaelo Giŝpling

ELEKTONTE

Venas vintro kun la frostoj,
kun altiĝo de la kostoj,
kun elektoj de l’ regantoj –
Nova Jaro – samaj kantoj!

Ju pli muĝas la blizardo
en vorticaj interplektoj,
des pli ruĝas nia ardo
sur la voj’ al la elektoj.

Eble en la land’ groteska
nin varmigos ne kamenoj,
sed batalo inkandeska
dum mitingoj kaj kunvenoj.

Ortodoksaj oraj krucoj,
ruĝaj steloj kaj svastikoj
buntas, kiel farbaj ŝprucoj,
sur ĉiel’ de politiko.

En la regno de glacio,
kaj de neĝo, kaj de grajloj
vivu kun abnegacio
por profitoj de l’ kanajloj.

Do alvenu, Nova Jaro,
kun senpova registaro,
kun rabia parlamento
kaj ebria prezidento!

El la libro “Eola harpo”

Rim. de la red. Tio estis verkita en 1995, antaŭ la tiama balotado. Se ne scii pri tio – ĉu iu konjektus, ke ne ĵus? Povra Rusio!..


KANTO POR ĈIU SEZONO


Oĉjo Dadaev

* * *

1. Veku min aprila sun’
De la dorm’, ĉe maten’.
Lavu min per hela lum’
Per la ros’ el manplen’.
Kantos birdoj ĉe river’
Pri la freŝo de aer’,
Pri vekiĝo de la ter’.

2. Voku min julia varm’
De l’ rutin’, de l’ amar’.
Portu min el urba svarm’
Al natur’, al arbar’.
Kiel plekto de l’ destin’,
Sub la kron de olda pin’,
Mia kant’ renkontos min.

3. Pelu min oktobra vent’
De la trist’, de l’ angor’.
Sen aŭtun’ ne restus sent’
De la am’ en la kor’.
Mi promenas kun la pluv’
Sub ĉiela larma flu’.
Sola nun, malsola plu.

4. Kovru min decembra neĝ’...

R{hT


IGREKOJ POR ĈIU TAGO


Igorj Guberman

Mi vivas pie kiel pastro,
ne pli pasie ol post kastro.

Susurante per jaroj, al lim’
venas temp’, kalkulante la aĝon,
sur vizaĝ’ riveliĝas anim’,
kaj serene lumigas vizaĝon.

En la viv’ plej gravas la momentoj,
kiam kvietiĝas la konsci’:
ja kurantaj en la mond’ eventoj
tute bone kuras eĉ sen ci.

Maljuniĝante, svarmas la idaro,
ĉiu – kun propra tragedi’ kaj dramo.
Vidante ĉi spektaklojn kun amaro,
mi solas kiel kaco de Adamo.

La nuna tago helas vere
kaj plenas de serena blu’ –
do jen rimarkis mi vespere,
ke mi ekzistas, vivas plu.

Drinku ni, oldulo! Tardas jam,
lastaj steloj de l’ ĉiel’ vanuas.
Ni arkaikiĝis kiel tram’,
tamen la aeron ne poluas.

Ĉion ajn, kio sanon minacas,
faris mi en la vivo terana,
sed mi nun min aktive kuracas,
do sendube mi mortos plej sana.

Postmorte kien la anim’ prenatos,
ho Dio, ne marĉandas mi kun ci:
ja en eden’ pli mildas la klimato,
sed en infer’ pli bonas la soci’.

Taksos niajn vivojn nepo klera,
se neglektos – ne bedaŭru tre;
ĝoju – nia tombo estos tera,
sed ne, dank’al dio, maŭzole’.

tradukis Valentin Melnikov

“Cerbe kaj Kore” № 12(63), decembro 1999.
– fondita en 1990 –
Organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo.
Suplemento al la informbulteno “Artefakto”.
© ELDONAS OS “Legenda E”

La klubo kunvenas lastan ĵaŭdon de ĉiu monato (krom somero) je 19.00 laŭ la adreso: Moskvo, Malaja Dorogomilovskaja 9/4, 4-a etaĝo, ĉambro 8. ( 243-74-56

Redaktoro – Valentin Melnikov

:: cerbe.kaj.kore@esperanto.nu


Indekso