Enkomputiligis Don HARLOW

Kuraciro en neĝblova nokto

Popolkanto de la popola armeo

elĉinigis Laŭlum

aperis en El Popola Ĉinio, 60/6, p. 263


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Lun-makulo
En nebulo.
Kuracist' al malsanulo
Rajdas spit' al neĝblovado vojobstrukca.
Nur funkcias la orelo, ne l' okulo.

Glaci-tavolo,
Sur rivero.
Ĝin frapegas la huffero.
La glacitavolo ne eltenas la pezegon.
Ruliĝ-falo!--
La rajdant', ĉevalo en rivero!

Rivervado,
Montgrimpado. ...
Jen la pord' de l' vizitato.
Malfacilas elseliĝ' -- la botoj frostfiksiĝis
en la piedingoj
Kaj la vest' rigidas kiel lado!

Kurac-peno,
Pas' de l' sveno,
Post-vekiĝa mir-mieno.
La doktoro ekridsvingis siajn brovojn,
de kiuj
Falas glacieroj jen kun beno.