Enkomputiligis Don HARLOW |
Suddeklive de la Suda Monto, Ĉie popolkantoj viglas, ĉarmas. Kantoj -- floras ĉiuj ruĝaj floroj, Montdeklive fruktarbaroj svarmas. Kantoj -- kooper' ektajdas oriente, Kantoj -- arĝentflu' kreiĝas okcidente. Murmuradas ĉiam montkanalo, Montdeklive verdas riz-kamparo. Altdeklive ĉiam verdas pinoj, Sube buntas fruktarbaroj, floroj; Fronte suk-persikoj, dorse piroj -- Mil deklivoj de arĝent', de oro. Sur diversaj la trezor-deklivoj Etendiĝas ŝafar-laktovojo. Ĉe la rando ĝia vipsvingante Poŝtisteto kantas kun korĝojo. Sur-deklive buntas kampoj, floroj, Fruktarbaroj, herboj kaj bov-grego. Suddeklive tondras kantsonoroj, Plen-deklive floras feliĉego. |