Enkomputiligis Don HARLOW

La popolkomunumo -- grandega familio

Popolkanto de ĥazakoj

enesperantigis Laŭlum

aperis en El Popola Ĉinio, 61/4, p. 184


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

La tero kaj l' ĉielo kuniĝas malproksime.
La stepo de l' ĥazakoj vastegas tutsenlime.
Antaŭe niaj triboj aparte ĉiuj vivis,
paŝtadis unuope, neniam kolektivis.

Intime ligas sin ja l' radik', foli' kaj floro.
La triboj parenciĝas kiel sango kun la koro.
Jen divers-tribaj brutoj paŝtiĝas en unio,
la popolkomunumo-grandega familio.