La hundoj (II) (Marcel AYME)

La hundoj (parto II)

de Marcel AYMÉ

elfrancigis Roger BERNARD

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/3 p. 91-96


La unua parto

   Ĉe la alia flanko de la vilaĝo, ĉe la ges-oj Maufrelat, estis granda hundo, proksimume alta kiel Béfort, kiun oni nomis César. Mi ne povus diri, kiam ili renkontiĝis la unuan fojon, sed kredeble Béfort estis jam sesjara. Ĉar ili estis same fortaj, la bataloj daŭris longe. Kaj iom post iom, tiel longe batalinte, ili iĝis amikoj. Unue, ili ne faris multan malbonon. Nur, ili rendevuis por iri kune satbati la aliajn hundojn de la vilaĝo. Malfeliĉe ili ne limigis sin je tio. Unu tagon, la edzino de Guste Bonardot, do la Eléonore, filino de Léon Dominé kaj de Esther Micoulin, edziniĝinta unuafoje al Charles Masson, kiu ĝuste estis kuzo de mia patro, ĉar paĉjo Masson, Eugène Masson, estis la duonfrato de la edzino de Jules Blot, la bela Armandine oni nomis ŝin, ŝi estus unu Bontemps, de la familio Bontemps, de Saint-Barain, kies plej juna filino, mi forgesis ŝian nomon, edziniĝis al unu Ragondet, de Fragneuse, parenco ... mi diras: parenco, sed ja kuzoj ili estis ... do kuzo de Xavier Millet, kiu estis veturil-fabrikisto, ĝuste en la loko, kie Justin Mignet havas hodiaŭ sian biciklo-butikon.

   Kion mi ja diris? No jes, la Eléonore venas al ni por plendi, ke Béfort ŝtelis ĉe ŝi kolbasserion pendantan en ŝia kuirejo, kaj ŝi asertis, ke tion ĝi kulpis kun la hundo César de la Maufrelat. Mi defendis Béfort, bonafide, kaj mi ĉion metis sur la kalkulon de César. Pruvo estas, mi diris al la Léonore, ke ni tie havas pendantajn du tripkolbasojn, ĉe la kameno, kaj ĝi eĉ ne priatentis ilin. Bone, ok tagoj pasis, kaj nun venis Régis gelhomme, la buĉisto. Béfort kaj César forŝtelis, per unu fojo, ja kvin funtojn da viando. Kaj poste ĉiuminute venis aliaj homoj por plendi pro bovidkapo, ŝinko, kilogramo da sangkolbaso, kio ankoraŭ?

   Oni ne povis buĉi en la vilaĝo porkon, el kiu ambaŭ sentaŭguloj ne prenus sian parton, kaj ĉiam belajn pecojn.

   Pli ruzajn oni neniam vidis. Iun matenon, mi troviĝis ĉe la notario kun Hector, pro la heredo de mia onklo Amédée, mi parolis apud la fenestro kun mia kuzino Gabrielle. Sur la placo, César, la hundo de la Maufrelat, varmigis sin ĉe la suno kuŝe sur la ŝtono je la piedo de la granda kalvario, kaj la dogo de la buĉisto promenis ne malproksime. Mi memoras, mi diris al mia kuzino: "Nu, jen César. Béfort certe baldaŭ alvenos". Subite, César impete ĵetas sin sur la dogon, rulas ĝin en la polvo. Aŭdante sian hundon hurli, la buĉisto Belhomme rigardas eksteren, ekprenas bastonon kaj eliras el la buĉejo tirante la pordon malantaŭ si. Apenaŭ li turnis la dorson, Béfort, kiu estis kaŝiĝinta malantaŭ lignofaskoj, trairas kvazaŭ sago la vojon, saltas super la pordeto kaj eliras el la buĉejo kun ŝaffemuro en la faŭko. Belhomme nenion vidis. Li estis tre fiera, ke li fortimigis Césaron, kiu tuj partoprenos la ŝaffemuron!

   Vi imagas, post tiaj heroaĵoj, kiom ni estis ĝenitaj. Kion fari? Bati Béfort, ni ne povus. Ne, eĉ Hector, li ne povis. Ni tro amis ĝin. Ni provis ligi ĝin, sed ĝi estis tro malfeliĉa, kaj ni sentis nin konfuzaj: al ni ŝajnis, ke ni estas maldankuloj. Kun malbona konscienco. Ligi ĝin unu tagon estis jam tro. Ni liberigis ĝin. Kaj ĝi daŭrigis siajn farojn kun César, kaj la homoj venis por plendi, protesti, minaci. Fine tio ne plu estis eltenebla. Unu tagon, en la printempo de 24, la ge-Mignard estis edzinigontaj sian filinon pli aĝan. La tagon antaŭ la edziĝfesto, ili estis en plenaj preparadoj, viandoj, kortbirdoj, vi scias, kio estas, plenigis la kuirejon. Oni neniam bone sciis, kiel la aferoj okazis, sed kio estas certa: Béfort kaj César kunportis kvaronon de ŝafo kaj speciale grasigitan anseron ĵus buĉitan. Vi povas diveni, ke ĉi-foje estiĝis skandalo. Ni ne plu sciis, kien kaŝiĝi. La tuta vilaĝo estis kontraŭ ni. Necesis do decidi. Inter la invititoj por la festo, estis iu nomita Pomard, kiu havis komercon en la pariza ĉirkaŭurbo. Vidante, ke ni estas tiel embarasitaj, li proponis al ni forpreni Béfort kun si en sia ŝarĝaŭto. Tiel okazis, ke ni seniĝis je la hundo. Vi ja pensas, kian ĉagrenon ni havis, sed kion fari pli bonan? La morgaŭan tagon, la Maufrelat trovis sian César pendante ĉe arbo de la vojo. Béfort apenaŭ eskapis la katastrofon!

   Unu monato pasis, jes, minimume unu monato, tial ke Xavier Millet komencis turni sian fojnon sur siaj herbejoj apud la rivero. Iun vesperon, post la manĝo, ni estis ĉi tie, en la kuirejo. Hector leviĝas, diras: "Mi iras enlitiĝi". Ĉiam tion li diris, kiam venis la tempo por kuŝiĝi, Mi lavis la manĝilaron en angulo de la kuvo kaj via patrino ĝin viŝis. Mi turniĝis, kaj mi vidis ŝin tute pala, kompatinda ŝafeto, ŝi rigardis tra la malfermita fenestro. Ŝi kriis: "Béfort!". Jen vere ĝi estis. Kun antaŭaj piedoj sur la fenestrokadro, ĝi enigis sian bonan kapon kaj rigardis sian tutan mastraron. Ĝi saltis en la kuirejon. Ha~mi ankoraŭ ploras je simpla memoro~Sed kiel ĝi faris por reveni tute sola de tie for? Kalkulu pli ol tricent kilometroj, kaj neniu por montri al ĝi la vojon, kaj legi la indikajn platojn ĝi ja ne kapablis. Kiom al ĝi kostis la tempo for de tiuj, kiujn ĝi amis!

   Ni ja estis iom maltrankvilaj sed tiom kontentaj, ke ni provis kvietiĝi. Nun kiam César mortis, eble Béfort ne pensos plu kulpi siajn antaŭajn farojn. Fakte estas, ke dum unu semajno ĝi restis kvieta. Sed ne daŭris. Ĝi rekomencis, kaj pli ol iam ajn. Aŭdu, foje ni ekscias, ke ĝi mortigis tri kokidojn ĉe la Poinsot, personoj jam ne tre afablaj. Morgaŭan tagon, du anasojn ĉe la Céleste Reverchon. Vi komprenas, dum sia granda reir-vojaĝo ĝi serĉis sian nutraĵon, kaj -- kio estis la plej facila -- ĝi "falis" sur la kortbirdojn laŭlonge de la vojoj. Tiel ke, ĉu ne? ĝi ŝatadis la aferon. Vi povas kredi, ke naskiĝis en la vilaĝo vela skandalego. Nun ĉiuj homoj timis pro siaj kokinoj, siaj anseroj, siaj anasoj. Ili estis terure ekscititaj, nu tio estas kompreneble finfine.

   Unu posttagmezon, mi lesivadis. Béfort kuŝis apud la kuvo, ĉe miaj piedoj. Hector eniris la korton kun Grosbois, la ĉasgardisto, kiu havis la pafilon sur la ŝultro. Li estis tute pala, la malfeliĉa Hector; li diris: "Béfort, venu ĉi tien". La hundo rigardis la pafilojn, poste rigardis nin, sian mastron kaj min, per bonaj okuloj. Ĝi komprenis. Kun mallevita kapo, ĝi foriris apud hector, tute kontraŭ li. Kune kun la ĉasgardisto ili eliris el la korto. Ili malsupreniris la etan herbejon, laŭlonge de la pomarboj. Mi fuĝis en mian kuirejon. Kiam mi aŭdis la du pafojn, ve! mi ploris. Kiom mi ploregis!

   Dum almenaŭ du jaroj mi nenian alian hundon volis en la domo. Mi estis tro malfeliĉa pro mia Béfort. Iam, kun via patrino, ni iris al Oussière bicikle por viziti la onklinon Anna, kiu malbonfartis, kaj tiun tagon la onklo Adren donacis al ni Oscar. Tiu hundo, tuj kiam mi ekvidis ĝin, ĝi ŝajnis al mi ne havinda, sed mi bone komprenis, ke via patrino, kompatinda ŝafeto, volas ĝin havi. Ŝi kunprenis ĝin bicikle en korbeto alkroĉita ĉe la gvidilo: ĝi do estis tre juna.

   De tiu hundo oni neniam ion sukcesis. Blanka kaj flava, ĝi ne estis malbela, sufiĉe alta, kun beleta kapo, sed okulo sen esprimo. Je kvardek mejloj oni ne povus trovi tian mallaboremulon. Hundaĉo, kiu pensis nur pri sia ventro. Ni volis, ke ĝi lernu gardi la bovinojn, neeble. Eĉ ŝajnigi estis tro por ĝi. Ankaŭ gardi la domon ne, povis eniri kiu volis, tio ne estis la afero de Oscar. Kio okupis ĝin, estis ĝia manĝopoto, kuradi, dormi sub la suno, aŭ vintre ĉe la forno. Krom tio, ĝi amis neniun, mastron aŭ fremdulon, neniam amikaĵo, eĉ ne alrigardo. Kiam oni vokis ĝin, ĝi levis la kapon por vidi, ĉu ne temas pri manĝaĵo, kaj tuj turnis la kapon.

   Hector ekpensis forpeli la hundon, ĉar ĝi nervigis, ne senkaŭze. Ni konservis ĝin tamen, kaj la jaroj pasis. Tro rapide ili pasas, la jaroj. Kaj en 32 la malfeliĉo falis sur nin. Unu vesperon, aŭtune, Hector revenis, enlitiĝis. De kelka tempo mi vidis, ke li ne estas vigla, sed li ne volis konfesi sin malsana, li havis en la kapo fini la semadon. Li enlitiĝis senmanĝe, kaj ok tagojn poste li mortis. Kiel diris mia onklo Amédée, esti feliĉa ne estas bona signo: tio signifas, ke la malfeliĉo maltrafis la kaleŝon, sed venos per la sekvonta. Ĉu vi kredas, ke Oscar suferis pro la perdo de la mastro? Absolute ne tuŝita! Mi koleris kontraŭ ĝi, ke ĝi estas tiel senkora.

   Du jarojn poste, iun dimanĉon vespere mi estis tute sola hejme. Eknoktiĝis, estis la kvara horo en novembro. Oscar dormis tie sub la forno. Jen alvenas en la korton Dominique la kontrabandisto kun hundveturilo kaj Jules la Marmite. Jules estis io ne serioza: ebriulo, mllaborema, laboris nur kiam li bezonis, la ceteran tempon fiŝkaptadis, aŭ vizitadis la drinkejojn aŭ vetludis. Oni raportis al mi, ke foje li perdis kvindekdufrankojn en unu posttagmezo ludante kun Félicien Roux. Nu, tio estis antaŭ dek jaroj. Dominique ne estis de nia regiono; de kie li estas, neniu iam sciis. Alta ulaĉo, li pasis apenaŭ sub la pordo, kun ruĝa barbo kaj ĉiam koleraj okuloj. Imagu, ĉu mi estis trankvila, tute sola, kun tiuj sentaŭguloj ĉe mi! Ili estis ja iomete ebriaj kaj ili kriis en mia kuirejo por vendi sian kontrabandaĵon. Oscar kompreneble ne moviĝis, povis okazi kio ajn, ĝi ne zorgis pri tio. Mi koleris kontraŭ ĝi. Dominique ĝuste parolis pri ĝi. Tia raso, li diris, ĝi taŭgas nur kaj apenaŭ por esti jungita kaj li proponis al mi interŝanĝi ĝin kontraŭ naŭmonata paŝtisto, kiu snufis en la timonoj.

   Oscar ne bone komprenis, kio okazas al ĝi. Mi tamen iomete ĉagreniĝis lasi ĝin al fremduloj. Nun estis preskaŭ tute nigre. Mi eĉ ne vidis ĝin foriri. La jungitaj hundoj ekbojis. Dominique klakigis sian vipon blasfemante kaj la veturilo ekruliĝis. Elirante de ĉi tie, ambaŭ ĉi malpli-ol-nenio ekvagadis en la vilaĝo. Post tio, ili iris por drinki ĉe la Frizulino kaj eliris je kioma horo kaj en kia stato! Alvenante ĉe Guillemin ĉirkaŭ la dua, tria matene, Jules estis tiel ebria, ke Dominique metis lin en la veturilon. Oscar jam ne tre volonte tiris. Ĉi-foje, ĝi rifuzis plu iri. Dominique ekkoleris, ekprenis la hundon. Li frapadis ĝin per la viptenilo, per piedbatoj. Ebria viro racion perdas, kaj eĉ kiam ne-ebria Dominique estis malbonega. Ju pli hurlis la hundo, es pli li koleregis. Fine, li furiozis sur la hundon per sia tranĉilo. Ili enterigis ĝin ĉe la rando de la vojo. Ja ĝi ne estis grava pardo, sed mi ne interŝanĝiĝis ĝin, por ke oni torturu ĝin.

   La hundo, kiun Dominique lasis al mi interŝanĝe estis bela nigra paŝtisto, kun mildaj, timemaj okuloj, kun la mieno de tiu, kiu kutimis ricevis frapojn. Kiel ĝi nomiĝis, vi scias, mi ne bezonas ĝin diri. Tuj kiam ĝi eniris en nian hejmon, ĝi amis ĝin, ĝi amis nin. Ne mallaborema, ĝi faris sian hundan metion. Por vere diri, ĝi ne havis la inteligenton de Béfort, ankaŭ nek eĉ de Pyrame, kaj la bovinoj ĝin ne multe timis. Eĉ la aliaj bestoj ĝin ne timis. La katoj ĉiam bone akordiĝis kun ĝi, kaj mi memoras blankan kokineton, kiu dormis inter ĝiaj piedoj. Ĝi neniam estis malica. Sed mi ja ne parolos pri Finaud, ĉar vi ja konas ĝin. Certe, ĝi ne plu estas tia, kia ĝi estis. Nun ĝi estas preskaŭ dekkvarjara, ĝia hararo estas tute griza, kaj ĝi malfacile trenas sin, nur maljunulo ĝi estas. Tamen, ĝi konservis sian karakteron, kiu neniam similis al alia. Ĉar, ĉu ne? estas unu afero, kiun la mondo ne scias: estas preskaŭ pli da diferenco inter la hundoj, ol inter la homoj. Mi parolas pri la naturo de ene, de tio, kio venas de la koro kaj de la kapo.

   Nu do, viaj pantofloj estas sekaj nun. Vi devas fari viajn taskojn. Unue, iru al la lignejo, portu al mi lignon kaj tranĉu pecojn por ekbruligi la fajron morgaŭ matene.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>