Enkomputiligis Don HARLOW
La hejmon faris vi printempsimile ĉarma, sed eĉ printempe ĉiam mi memoras, ke ie en la vasta mond' malvarmas senhejma hom'. Mi ĉambron por li volas. Vi hejmen portas tiom da provizo, sed la frandaĵoj koron ne konsolas. Al malsatantoj en Kalkuta mankas rizo, mi bonfartantaj ilin vidi volas. Rideto via -- suna bril' senfina, sed ilin eĉ sunbrilo ne favoras. Mi sur vizaĝoj viraj kaj virinaj en tuta mond' feliĉon vidi volas. Kaj tial mi de l' frua hor' matena ĉe l' konstruado de l' feliĉ' laboras, edzino, vin kun manoj kaloplenaj mi ĉe l' labor' apude vidi volas. |