Kalendaro, parto 1 (K. KALOCSAY)

Kalendaro, parto 1

de K. KALOCSAY

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/6 p. 203-209


Dediĉo

De kor' akceptu kore ĉi robajan
Kolekton, iom galan, iom gajan,
Amik', en "intelekta simbiozo",
Waringhien, drogman' de Omar Kajjam!

***


La kalendar' surtabla al mi diras:
"La tagoj unu post alia iras,
Kaj ĉiutage vi deŝiras tagon,
Ĝis fine unu tago vin deŝiras."
1. -- Januaro

Per frostpikil' nin pelas Januaro
Rapidi sur la glita trotuaro
Al hejmo, kie sonĝas la fenestroj
Floretojn blankajn, brilajn de muaro.

2. -- Epifanio

Kasparo, Baltazaro, Melĥioro
Pilgrimis puranime por adoro,
Sed ve! la Stelon kaj la Vojon perdis,
Nun staras kun la mirho, nard' kaj oro.

3. -- Voko

Ho Sun', returne de la Kaprikorno,
Rapidu, premas min la frosta morno,
Rapidu, rekonvertu la adeptojn
El la hereza kulto de la forno!

4. -- Oranĝo

Dum Vintro sur la branĉoj de l' aleo
Prujnreton teksas, morna araneo,
Oranĝo, vi elsorĉas la aroman
Lazuron de la Mediteraneo!

5. -- Tento

Frostintaj longaj flakoj min inviti
Ne ĉesas sur glacio glata gliti:
"Nu, startu brave! Tiel bele estas
La aĝon spiti, kaj la ostojn spliti!"

6. -- Februaro

Tiran' reganta per nebul' kaj gelo,
Nur furiozu! Vana la kruelo.
Degelos gard' poltrona: la neĝhomoj,
Kaj vin ne savos de l' printemp-ribelo.

7. -- Nebulo

Mi vade vagas tra nebula denso.
Ĉu estas vero aŭ nur tromp' de senso,
Ke min en juna pompo preterŝvebis
Anĝelo inter nuboj el incenso?

8. -- Karnavalo

Danc', kanto, ŝercoj sparkaj kiel tindro.
Princ' Karnavalo ĵetas el cilindro
Konfetojn al la homamas' jubila.
Kaj morgaŭ -- nur ĉifonoj, ruboj, cindro.

9. -- La Aŭdaca

Ankoraŭ froston blovas la trumpeto
De l' vento, sed la Vintron malkvieto
De tim' ekregas: jen, impertinente
Tra l' neĝo boris sin la galanteto.

10. -- Degelo

Ĉip, ĉir, ĉip, ĉir, ĉip, ĉir -- senĉese laŭtas.
De l' tegmentradn' falante plaĉe plaŭdas
La gajaj gutoj... El degelmuziko
Jam la hirundan ĉirpon mi elaŭdas.

11. -- Marto

Fendiĝis la enua nubkovrilo
Kaj sub la varma varto de l' sunbrilo
En la animo vintrolaca ŝvelas
La saŭmo de la Marta maltrankvilo.

12. -- Printempa Rivero

El la rivero por moment' emerĝas
Arĝenta perĉo, kiu certe serĉas
La dolĉon de l' printempo: sur la ondojn
La ora sun' mielon puran verŝas.

13. -- La Ŝtelisto

Stratbubo Vent' kun fajfa kapriolo
Galopas, haltas nur ĉe kariolo,
Kaj huŝ! plu kuras kun odoro dolĉa,
Ŝtelita de vendisto en violo.

14. -- Ekscito

Ho Marto, kiel vi tra l' vejnoj pulsas!
Pro vi eĉ la maljuna kor' ekskursas
Al vojoj de la vivplezur'. La mondon
Por amo kaj ribelo vi impulsas.

15. -- La Rivereto

Senbride kuras freŝa rivereto.
"Ho restu!" flustras floroj kun koketo,
Sed tiu bubo saltas plu senbride,
Neretenebla per amloga reto.

16. -- La Kverko

Engravurita koro, ama kverko
De juna paro, flavas sur la kverko.
La arb' ilian amon ombris foje,
Por la pranepo estos eble ĉerko.

17. -- Aprilo

En blu' alaŭdo kantas kun delico.
Nubet' subita ĝin kun ŝercmalico
Alŝprucas, oj! Sed baldaŭ la kantiston
Karesas ree bril'. April-kaprico.

18. -- Hirundoj

Hirundo! Eĉ hirundoj! Ho, salutojn!
Plezure vidi viajn fulmajn flugojn.
Kun ĉarma ĉirp' alportas vi someron
Kaj kun ĝi por knabinoj la lentugojn.

19. -- Arĝento Aprila

El krispa greg' de nuboj el arĝento
Ekduŝas dense pluvoj el arĝento.
La sun' ridetas dume al la flakoj,
Kaj ili brilas -- ruboj el arĝento.

20. -- Palmarum

Li venas, venas! Homamasoj svarmaj
Palmbranĉojn sternas kun glorigoj psalmaj.
Kvin tagoj pasas, kaj azen' senmastra
Paŝtiĝas sur sternitaj frondoj palmaj.

21. -- Pasko

Jubilas ĥor': la Morton venkis Pasko!
Inundas la animojn la lumfasko
De l' Revigiĝo. El la lumo ridas
La Morto, kiel el sub ora masko.

22. -- Georgo

Georga tago, brilu per sunrido!
Georga tago, venku super frido!
Ni vee vokas vin, ho venu varme!
Jen kiel frostotremas la kaprido.

23. -- Akacioj

La akacioj blankas en florado.
Se vi enspiros, olda kamarado,
Ĉi florparfumon per maljunaj pulmoj,
Vi sentos ja la sencon de saŭdado.

24. -- Majo

Ho Majo, sorĉa Maj', sub via ĉarmo
La larmo iĝas dolĉa ĝojolarmo.
Memoroj svarme en la koro hantas,
Fantomoj, jes, sed kia brila svarmo!

25. -- La Unua de Majo

Flagranta ruĝ' de vivo kaj de vero,
Lazur' de revoj, verdo de espero --
Kolorebrie la homaro sonĝas
La sonĝon de eterna primavero.

26. -- Konvaloj

Aŭskultu bone: la konvaloj per la
Sonoriletoj de l' floraro perla
Kun fee fajna tinto akompanas
La trilfontanon de l' orkestro merla.

27. -- Siringoj

El lila floropompo de siringoj
Ondas parfum' en ventlulataj ringoj.
Ĝin enspirante oni ebriiĝas
Kaj ekdeziras ajfi kiel fringoj.

28. -- Pentekosto

Okazis foje -- Kunfandiĝis ĝoje
Per fajrolangoj ĉies kor' aloje.
Okazis foje -- kunfandiĝis ĝoje
Kaj flustras homa rev': okazos foje...

29. -- La Najtingalo

En nokta bosko sonas kantsignalo:
Pri l' amo trubaduras najtingalo.
Ho ve, ne eble trovi jam komparon
Ne eluzitan pri ĉi madrigalo!

30. -- Malkuraĝo

La ruĝa roz' en plena peza pompo
Koketas kaj min tentas por derompo.
Ne, kara! ĉar mi sangos, kaj vi velkos.
Ni gardu nin de reciproka trompo.

31. -- Ĝardenkoncerto

Matene la koncerto merla, turda
Sonoras ege. Oni iĝas surda!
Ej, birdoj, bone, ĝoju je l' printempo,
Sed tia bruo estas jam absurda.

32. -- Junio

Ho blua-verda vibro de Junio,
Sub via sorĉo kuŝas mi kun io
Mistera, dolĉa, tima en la koro,
Simila al torpor' de agonio.

33. -- Abelo

En la ĝardeno, inter bunta belo,
De florparfum' ebrias la abelo.
Ho, flugi kun ĝi por mielon ŝteli
Ŝvebante per flugiloj de libelo!

34. -- La Floroj de Grenkampo

Kia kontrasto en la kampo grena,
De papavetoj kaj cejanoj plena:
La frenezume flagraj sopir-ruĝoj
Kaj ĉielruboj de revad' serena!

35. -- Lilioj

Lilioj, ho lilioj de l' ĝardeno!
Ĉi arda blanko kaj ĉi frida spleno!
Parfum' ilia estas tiel peza
Kiel la am': balzamo kaj veneno.

36. -- Somermeza Notko

La Sankt-Johana kanto sonas zume,
Transsaltas fajron la knabinoj dume,
Atendas ilin ĉirkaŭpren' -- kaj Pukk
La parojn benas patolpalpebrume.

37. -- Kokcinelo

Hej, ruĝuleto kun sep punktoj nigraj,
Fljugu de l' fingro per flugiloj viglaj,
Flugu al iu el la kvar ventvojoj,
Montru direkton al sopiroj tiklaj.

38. -- Julio

Tra l' kampoj ardaj pura peza oro
De blondaj spikoj ondas kun langvoro.
Zizel' ekaŭdas tinti la falĉilojn,
Rapidas preni predon el trezoro.

39. -- La 4. de Julio

Deklaracio de la Sendependo:
"Pri viv', libero kaj feliĉpretendo
Rajtas popolo, rajtas pri forpelo
De registar' ĉe ties rajt-ofendo."

40. -- Orfa Papilio

Julio. Magnolio kaj lilio
Odoras peze. En ĉi idilio
Melankolie sidas surfolie
Flugilrompita orfa papilio.

Daŭrigota



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>