Enkomputiligis Don HARLOW

Kalendaro, parto 2

de K. KALOCSAY

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/1 p. 1-7


Komenco

41. -- Tulipo

Tulipo, damo pimpa, en kostumo
Verda kaj ruĝa, vi por amindumo
Galanta logas, sed mi vin adorus,
Se havus vi animon el parfumo.

42. -- La 14. de Julio

Falis Bastille, la servut-simbolo!
Sur la ruinoj dancas la popolo.
De tiam jar' al jaro eĥas veke
La vokon de l' triumfa Karmanjolo.

43. -- Leontodo

Ej, leontod', ludilo flok-disŝuta,
Vi estas konkeranto liliputa!
La tutan kampon volas vi avide
Invadi per taĉmento paraŝuta.

44. -- Fulmotondro

Plumb-nubo al soifa ter', kredence,
Grandgute plaŭdan pluvon verŝas dense.
Ĝin fulmoj urĝas: "haste, he! Atendas
La ĉielarko jam senpacience!"

45. -- Aŭgusto

De varmo ŝvitas frunt', anhelas brusto:
Ardegas la bakforno de Aŭgusto.
La suno, la sukeraĵisto sorĉa,
Bakas frandaĵojn de aroma gusto.

46. -- Tremolo

Kun tremo trista kaj langvore mola
Sur akvon klinas sin branĉar tremola,
Kaj zumas al kompata rivereto
Lamenton en minora mi bemola.

47. -- Rezedoj

Vespere, el la flortapiŝo beda,
Alfluas tajde la parfum' rezeda,
Acerbe-dolĉa, lula, sorĉe loga,
Langvora, peza, prema, jam obseda.

48. -- Stelofalo

"Se stelo falas, iun glutas tombo."
Tra l' nokto de Aŭgusto en la pompo
De grandioza artfajraĵo sparkas
La steloj defalantaj. Hekatombo!

49. -- Lampiroj

En nokto min albrilas dum kamp-iro
La fee glimaj lumoj de lampiro.
Pigmeoj eble en la herb' kongresas
Ĉe etaj torĉoj, flustras en konspiro.

50. -- Fojnodoro

Parfumdeliroj de mortantaj floroj,
Lastvibre voluptemaj velklangvoroj,
Kaj varma aromo de ĵusmelka lakto
Tra l' nokt' alfluas nun en fojnodoroj.

51. -- Kukolo

Kukolo, birdo de aŭgura voko!
Kiom da jaroj havas vi en stoko
Por mi, nu nombru! 1, 2, 3... 5... sep...
10... 15... 20... Dankon pro l' mensogo!

52. -- Septembro

Septembro, granda majstro de la farboj,
La monotonan verdon de la arboj
Transpentras flava, ruĝa, ore-bruna.
La vento gloras ĝin per zumaj harpoj.

53. -- Emocio

Ne estas tiel granda sensacio,
Tamen per elektruma emocio
Min trafas la mesaĝ' parfum-portata:
"La duan fojon floras akacio!"

54. -- La Heredo

Somer', patrino riĉa, iĝis predo
De mort' velkiga. Kaj ni, ĉe l' bankedo
Funebra, plezuregas pri la fruktoj,
Kiel senkoraj idoj pri heredo.

55. -- Malfrua Eĥo

Jam kie estas la printempaj triloj
De merlo-flutoj kaj fringel-fajfiloj?
Melankolie al la Maj-muziko
Nun eĥas la septembra ĥor' de griloj.

56. -- Filandroj

Dum gaje sonas kantoj vinrikoltaj,
En la aero la aŭtunheroldaj
Filandroj flirtas, grizaj fein-haroj.
ho ve! jam la feinoj iĝis oldaj.

57. -- Cikorio

Kurante tra la kamp' en histerio
Sekeletajn brakojn svingas cikorio.
Kion perditan serĉas ŝi freneze?
Ho ne demandu! Trista historio.

58. -- Oktobro

El nubo morna kiel la noktombro
Aspergas nin per splena pluv' Oktobro.
Mediti vokas ĉambro. Sed en keloj
Jam bolas most', por savi nin de sobro.

59. -- Maljunulin-somero

Sunbrilo ree, kvazaŭ por almozo!
Kiel virino en lasciva pozo
Sopire la Natur' ankoraŭ laste
Ekardas en panik' de pordoŝloso.

60. -- La Gruoj

Formigre gruoj tranĉas la aeron
Kaj krias: "Venu kun ni en someron!"
Mi adiaŭe levas miajn brakojn,
formante, kiel ili, V-literon.

61. -- Purigado

Purigas la Aŭtuno en vestiblo,
Foliojn rastas kun moroza siblo;
La paĝojn de valora, granda, kara,
De ŝiaj buboj disŝirita libro.

62. -- Prunelarbeto

Kovrinte sian velkon per la tuloj
De prujno, ŝi ridetas al vaguloj,
Siajn acerbajn kisojn proponante
Per la koketa blu' de cent okuloj.

63. -- Novembro

La laman lumon trenas tra la valo
La kripla suno de fantoma palo.
Arb' nuda tremas en la tranĉa vento,
Sopiras je la ŝirm' de blanka ŝalo.

64. -- La 2. de Novembro

Ho trista tag' de kolektitaj ĝemoj!
La homoj, por sin savi de korpremoj,
Hororon hidan de la tomboj kovras
Per la acerba pomp' de krizantemoj.

65. -- La 7. de Novembro

Amas' ribela sturmas por la gloro
Triumfa de Libero kaj Laboro.
Fendante la obskuron de jarmiloj
Per ruĝaj salvoj fajras la Aŭroro.

66. -- Novembra Humoro

Adventaj ventoj frido-spire siblas,,br> La ploraj nuboj plumban pluvon kribras,
La mondo mornas en melankolio,
La meĉo de l' esper' apenaŭ vibras.

67. -- Pasero

Hirundoj nin forlasis sen skrupulo.
Vi, pasereto, restis fidelulo.
En frosto vi malsate ĉirkaŭsaltas
Ĉevalon, ĝin petante pri manĝbulo.

68. -- Kornikoj

Super la kampoj de dezerta vak'
Kornikoj flugas en funebra jak'.
"Oj! kio finas ĉion belan, bonan!"
Suspiras mi. Respondas ili: "Krak'!"

69. -- Novembra Suspiro

Nenio estas, vere, pli dolora,
Ol rememori pri feliĉo fora
En la mizer': pri Majo en Novembro
Senflora, senbirdkanta, senkolora.

70. -- Decembro

Maljuna av', li portas, neĝo-ŝuta,
Kovrilon blankan al la branĉo nuda,
Al la infanoj sledon, glitumilojn
Kaj neĝopilkojn por batalo luda.

71. -- Vintraj Floroj

Hej, blankbarbul', vi iĝis jam moroza!
Vi vipas nin per vento furioza.
Jen, tamen -- floroj, sur knabinvizaĝo,
Kiun la freŝa frosto pinĉis roza.

72. -- La 6. de Decembro

Nik-Nikolao, kun la barbo avo,
Vi donas el tronistro riĉenhava
El vergoj vipon al la knab' malica,
Abundan bonon al la bubo brava.

73. -- La 15. de Decembro

naskiĝis en ĉi tiu tag' la koro
Sopira venki en decida horo:
La kuracisto de l' homaro muta,
Kaj en la blinda mond' okuldoktoro.

74. -- La Gnomoj

Neĝas, neĝegas, preskaŭ dronas domoj.
La frostajn flokojn kirlas vento-gnomoj
Kaj krias moke: "Hejho! Ne kuradu
Zigzage tiom, sidu hejme, homoj!"

75. -- La Spitantoj

Kiel de spir' de morto, tremas membro.
Sternita la tombtolo de Decembro.
"Eĉ sub la neĝo oni povas verdi" --
Admonas la abio, pino, cembro.

76. -- Kristnasko

Nun ĉiun domon faras fe-palaco
Plezur' de dono-preno de donaco.
De du jarmiloj unu nokto jare
Estas la via, Paco, Paco, Paco!

77. -- Silvestro

La jar' maljuna, morna muzikestro,
Neĝŝtormojn blekis per la blovorkestro,
Sed gaje, kun tintila ĉap' surkape,
Li mortas nun, en nokto de Silvestro.

Feliĉan Novan Jaron! Jar' feliĉa,
Demandas mi kun timo superstiĉa,
Ĝis kiam, diru do, simile al vi,
Mi povos morti, ĉiam reviviĝa?