Pensoj (Hendrik ADAMSON)

Enkomputiligis Don HARLOW

Pensoj

de Hendrik ADAMSON

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/6 p. 229


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Ĉe lamplumo mi sidas,
la fenestron skuas vent',
en koro ploras kaj ridas
nedifinebla sent'.

Ĝi estas kvazaŭ bedaŭro
je senutila viv',
je frue velkintaj laŭroj,
je ŝippere' sur rif'.

Ĝi estas samtempe ja ĝojo
je tre proksima fin',
malmulte restis de l' vojo,
mi baldaŭ ĝisiros ĝin.