Enkomputiligis Don HARLOW

Kontralte (1)

recenzo de Clelia Conterno GUGLIELMINETTI

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/1 p. 35-40


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Marjorie Boulton: KONTRALTE. Eld. Stafeto, La Laguna (Kanariaj Insuloj), 1955. Broŝ., prezo: fr. fr. 630

   Kiam Profesoro Waringhien proponis al mi recenzon de tiu ĉi verko, mi pensis: jen la kutima angla verkisto en Esperanto, aŭ pli bone en Basic-Esperanto, ĉar nia lingvo fariĝis lastatempe tia en beletro, pro la anglismoj per kiuj florumas ĝin niaj anglaj poetoj. Kaj mi malbonvole prenis mian Little Oxford Dictionary, ilon necesan nuntempe por legi Esperantan literaturan tekston...

   Sed mi ne bezonis ĝin. Ebenaj, belsonaj versoj, ne hirtaj je konsonantoj, ne stumbligaj pro kunmetaĵoj, ne densaj je kunpremitaj konceptoj, kondukis min al konatiĝo kun anim-romano; ĉar pri romano temas, ne nur pri antologio de versaĵoj. En tiu romano, ĉefrolon ludas virino, ne plu tute juna sed ankoraŭ ne maljuna, kiu baraktas inter du personecoj; la devigata edukistino kaj la vera, varmsenta amantino. Tiu ĉi virino, jam suferinte en sia frua aĝo pro neklara peza dolor (vidu p. 37, la unuan el "Amaraj sonetoj", kiun tamen mi ne kuraĝas akcepti laŭlitere), vivas sola, verkas kaj direktas inan kolegion. Sed, kvankam ŝi tre amas sian laboron kaj siajn lernantinojn (ombro de patrineco estas en ŝia komprenemo, vidu en "Trista Tenereco" XVII, p. 25, kaj alie plurloke), ŝia vivo estas celoserĉado. Ŝi trovas ĝin malfacila, kelkmomente teda ("Plendeto pri malgravaĵoj", p. 98), kelkmomente malesperiga ("Preskribo" p. 82), plejofte doloriga, sed sub tiu ŝajna pesimismo ŝvelas tiom riĉa, tiom potenca vivdeziro, kaj ŝi estas esence konvinkita, ke vivi valoras la penojn ("Vivu!", p. 84, "Mia kredo", p.91). Tiu ĉi virino ankoraŭ ne tridekjara renkontas viron, la viron, kiu taŭgus por ŝi; kleran, al ŝi eble laŭ pozicio kaj menso superan, honestan kaj fizike tre plaĉan. Sed la viro jam estas ligita: li havas edzinon, filinon. Kaj en la centro de la verko densiĝas historio pri tiu ĉi neebla amo, en kiu la viro ŝajnas morale pli forta, kaj evitas al ŝi katastrofon, kompletan perdiĝon. Inter la du ĉefrolantoj restas ama-amika rilato spirita; la ribelanta karno estas en ŝi preskaŭ dresita, kiel aŝaŭmanta sovaĝa ĉevalo ("La karna ĉevalo" p. 148, "Dresado" p. 149), kaj ŝi povas per pli transkvilaj okuloj rigardi ĉirkaŭ si la mondon eterne burĝonantan; ŝi povas ("Personoj", p. 235-247) kulturi aliajn homrilatojn; ŝi renkontas ankaŭ movadon, kiu interesas ŝin, la movadon pri internacia lingvo, kiu tuj iĝas ŝia preferata esprimilo. Kaj ŝia vivo daŭras, spite la fajron, kiu ŝin eterne konsumas en la korvulkano.

   Jen kion trovos en la libro la legantoj, kiuj ŝatas romanojn.

   Sed tiuj, kiuj ŝatas poezion, pli multon trovos. Ili trovos poeton: kio ne estas oftaĵo en Esperantujo. Ni abundas je versfarantoj, ĉar ĉe ni, ŝajne, fariĝis sistemo la sindediĉo al io, pri kio oni fiaskis en ordinara vivo. Senvaloraj amatoraj svarmas ĉe ni; inter Esperantistoj veras, ho kiel veras, la proverbo "ĉe regno de blinduloj, regas unuokulaj". Mankas bonaj verkistoj, ni laŭdas la malbonajn; mankas bonaj vortaristoj, arĥitekturistoj publikigas vortarojn (eĉ ilustritajn...); kaj nia literaturo plenas je balasto, kiun ni alkutimiĝis aplaŭdi, ĉar fanatiko nin blindigas; ĉiu ajn skribaĵo estas bela por ni nur, ĉar ĝi estas en Esperanto.

   Mi konfesas, ke ankaŭ pro tio mi malfermis kun kontraŭsento la libron de Marjorie Boulton, des pli post kiam mi legis la antaŭparolon de William Auld. Auld estas ja fidinda persono; sed estas, kiel mi diris, tiom facile entuziasmiĝi blinde, se temas pri Esperanto... Sed mi estis konkerita de l' unua paĝo, tuj. En la unua parto de la libro, M. Boulton kolektas siajn impresojn kiel profesorino, kaj vidas sian profesion de originala, pure virina vidpunkto; ĉar ankaŭ mi mem instruas al 14-16-jaraj knabinoj, mi trovis en ŝi fratinon pli junan, kaj kortuŝite legis la sonetojn, kiuj, per versoj ebenaj, facilaj, priskribas ŝiajn impresojn. Mi studis tiam la protreton de la aŭtorino: trankvila, okulvitra vizaĝo sur fono de trankvilaj libroj. Ĉio en ĝi parolas pri trankvileco: la milda rideto, la plektitaj haroj sur alta frunto, la severa vesto. Mi daŭrigis la legadon. Jen fajro, jen lafo, jen bolanta kaldrono. Ŝi ne plu estas kara instruistino, ĉarme priskribanta siajn spertojn: ŝi estas pasia, arda, plensenta virino. Ĉiujn gamojn ŝi sonorigas. Jen senteblas voĉoj de antikvaj poetoj, plej alte Catullus (p. 38, "Kiom mi amis vin kaj vin malamis", memoru: "Odi et amo. Quare id faciam fortasse requiras..."), kaj, neatendite, Vergilius (eĥoj en "La ora branĉo", p. 176), kaj Dante ("Ni sidis kune kaj tralegis libron...", p. 114), kaj, tre ofte, Petrarca. Mi ne scias, ĉu M. Boulton konas tiun ĉi italan poeton ĝisfunde: sed ŝia verkaro montras multajn similojn kun la stilo, la situacioj, eĉ la nebelaĵoj de la versoj de Petrarca. Tiel, fizika amo luktas kontraŭ spirita amo, devo kontraŭ aspiroj, karno kontraŭ animo, pro malpermesata idolo. Tiel, el tia baraktado naskiĝas dolor, kontraŭstaroj vole maldolĉaj; tiel, la aŭtorino amas sian suferon kaj volupte dronas en ĝi. Kaj ankoraŭ, voĉoj de naturo, aspektoj de lokoj kaj sezonoj estas kolorigilo de ŝia animstato, jen pro agordo, jen pro kontrasto. Kaj, tiel Petrarca, ŝi amas plaĉajn vort-ludojn, vort-kontraŭmetojn: ekz. p. 39, IV, "mi fidis nur je vi, kaj mi vin timis"; p. 108, "arde reardaj en reflama flamo"; p.137, "mia kara, ne mia- sufiĉe sufiĉas"; p. 169, "dolĉe amara" (kio estas plej pure Petraraca). Same kiel ĉe Petrarca, dum ŝia poezio ŝvebas alte, flugiloj mankas neatendite, kaj en serion de belegaj versoj jen falas obtuza, plata esprimo (p. 128, "ne perdu nun okulon aŭ orelon", tro madrigala; p. 139, "kiel min skuas tiel faradize", se ne temas pri preseraro anst. "paradize"; p. 147, "spino, skapolo kaj klaviklo"; k.t.p.).

   Ankaŭ Ovidius traaperas el ŝiaj versoj. Kelkaj tonoj de "Tristia"; ia troa facileco al versigado de rezonaĵoj: por f-ino M. Boulton, kiel por Ovidius, "quidquid temptabam scribere versus erat" ("kaj kion ajn mi skribis, estis verso"). Tio estas eble la nura serioza makulo en la verko de nia aŭtorino: ŝi estus devinta pli kuraĝe elekti, kaj forigi, el kelkaj tro longaj poemoj, manplenetojn da versoj, kiuj nenion aldonas al beleco aŭ emocio: ŝi kelkfoje pekas pro insisto ("Perdita", p. 121; "La ora branĉo" mem, p. 171, kaj kelkaj sonetoj el "Trista tenereco"). La plej mallongaj poemoj estas la plej belaj, ĉar kiel belaj juveloj, kelkaj konceptoj ne bezonas pezan enkadrigon: vidu la trafajn, poluritajn gravurojn de "Bestoj kaj sezonoj".

   Sed plej elstaraj karakterizoj de nia poetino estas ĉefe du: kuraĝa alfronto de novaj temoj, kuraĝa alfronto de novaj formoj. Tiel, vi vidas en "Retro", p. 59, la reenvolvaĵon de homa persono; kaj, en la belega "Infanoj nenaskotaj" p. 43 (laŭ mi, paragonebla al ĉefverkoj de ĉiutempa kaj ĉiulanda poemaro), la pensojn de sola virino; kaj, en "La floroj de pardono", p. 164, aŭdacan karesadon de viraj formoj: ĉi-rilate, kvankam M. Boulton parolas tre malfermate pri seksaj aferoj, nur malofte oni rifuzus versojn tro klarajn (kiel "la ombra, strikta pordo de la vivo", p. 61: temas pri ŝia patrino!; "kaj mia brulo besta en ingveno", p. 115; "diru, ke nun utero - fluas per sang' amara", p. 47; kaj aliajn).

   Rilate al formoj, kvankam por ŝi rimoj kaj ritma metriko ne havas sekretojn, dank' al ŝia perfekta estreco super la lingvo, ĝis ĝuo kaj ĝojo de kromrimoj kiel en "Plendeto pri malgravaĵoj", ŝi enkondukas plej feliĉe liberajn versojn, kiujn asonancoj aŭ ritmaj eĥoj tamen kunligas kaj revokas, en ĉiam perfekta ekvilibro de konscia arto. La sekreto de tiu ĉi kapablo estas verŝajne en la fakto, ke Marjorie Boulton estas jam profesia verkisto, ne esperantista amatoro. Kaj ni tiom bezonas profesiulojn, en ĉiu branĉo de nia aktiveco! Sed rimarkinde estas, ke tiu ĉi profesia verkisto elektis Esperanton kiel propran plej taŭgan ilon; kaj nur kiel ilon: nenian aludon al nia movado mi trovis, aŭ nur unu, ridetantan, p. 102: la verketoj pri Esperanta mondo, verdire nek multaj nek belaj, troviĝas ĉe la fino de la libro, ĉiuj kune. Efektive, kelkaj el la plej belaj versoj, kiel la konciza, potence efika "Plumoj pluvaj oblikvas sur la stratoj", p. 204, aŭ la tuta "Paruo", p. 195, aŭ la kruda sed belega "plorkrias, fekas kaj koleras", p. 44, aŭ "somero aŭtunas -- ...finmortas pro la ado -- de tiuj morton", p. 76-77, estas eblaj nur en Esperanto kaj tre malfacile tradukeblaj per naciaj lingvoj. Tio montras ankaŭ, ĝis kia grado nia aŭtorino posedas Esperanton, kiu fluas el ŝia plumo sen peno, sen pentoj, aldonante sian flekseblecon al la mirinda imago-riĉo de Marjorie Boulton: vidu la spasmojn de kelkaj versoj ("Nokta soleco", p. 119), la majestan plenecon de aliaj ("alte, kaj vastaj altoj superŝvebos", p. 31) la riĉecon malavaran de rimoj: "Stoke-on-Trent", sessilabaj versoj, "Sorĉo kontraŭ senespera deziro", kvarsilabaj! metrikaj formoj, en kies kadroj estas malfacile sin movi: kaj kun kia svelta vigleco ŝi laŭkuras tiujn versojn! Kaj dum mi parolas pri ŝia Esperanto, mi deziras akcenti, ke tiom ravajn rezultojn ŝi havis uzante preskaŭ nur la radikprovizon de Plena Vortaro; el ties Suplemento ŝi ĉerpis 22 vortojn; el la angla unu (loza), el latinaj radikoj kvin. Ŝi deklaras, ke ŝi nek kreis nek emas krei novan vorton, kaj ni devas laŭdegi ŝin pro tio, en tempo kiam neologismoj svarmas en nian lingvon, kiu iĝas angla sub angla plumo. itala sub itala, franca sub franca, kaj Dio nin savu de eminenta Esperanto-verkisto ĉina... La rimarko, ke ĉiuj naciaj lingvoj havas poeziajn vortojn estas maltaŭga kovrilo: tiuj vortoj ja ne estas neologismoj, sed arĥaikaĵoj, kaj, almenaŭ en la itala, karakterizo de malbonaj versfarantoj.

   Tiuj belegaj ecoj de la lingvo kaj stilo de M. Boulton tamen ne estus pli ol seka ligno, se ilin ne fajrigus, kiel mi jam akcentis, la vivanta flamo de ŝia personeco. Kaj tiu ĉi multfaceta personeco, rivelanta sin per la formulo "novaj kuraĝaj tremoj en novaj kuraĝaj formoj", vere povas transpasi la limojn de Esperanta literaturo kaj doni al la mondo la grandan poetinon, kiu de Sapfo ne plu aperis.

   Pro kritika devo, mi aldonas, ke "Kontralte" (io vira en la voĉo de tiu ĉi virino: ankaŭ Sapfo estis vokata "mascula Sappho", vira) aperis en bonega eldono, kun tre malmultaj preseraroj, kiujn mi listigas. P. 70, "Ho tondroŝtormoj, maroj, montoj", ĉu ne mankas vorto? La aŭtorino ne kutimas indulgi al hipo- kaj hiper-metraj versoj. P. 134, "kaj estu peza, vakueco", la komo troas. P. 139, "faradize" anst. "paradize"? Fakte, la aŭtorino ŝatas elektrajn paralelojn... P. 212, "strangan" anst. "strangajn". P. 219, eble "fajfego" anst. "fajfilego", alie oni havus hipermetraĵojn. P. 130, "min" anst. "mi". Mi notas tiel detale, ĉar eble la libro havos pluajn eldonojn, ĉar ĝi meritas resti klasikaĵo en nia lingvo kaj eble ne nur en ĝi.

   Kaj nun, adiaŭante -- sed ne por ĉiam! mi ofte revenos al la paĝoj de "Kontralte" -- adiaŭante Marjorie Boulton kaj ŝian verkon, mi volus de virino al virino, diri ion al la malgaje ridetantaj okuloj, kiuj rigardas min tra la okulvitroj el la fronta foto: "Marjorie, mi volus diri, mia pli juna fratino, forlasu tiun severan kombmanieron, forlasu tiun maljunigan vestaĵon, kompromisojn inter vi kaj vi: kaj, se la Feliĉo kun granda F ne estas permesata al vi, serĉu en la vivo feliĉeton: malgrandan, ĉiutagan, ordinaran feliĉeton; kun edzo, filetoj, hejmo; enradikiĝu; eble la feliĉeto valoros pli ol la Feliĉo, kiu ofte vidata de proksime, sin montras nur manpleno da rozkoloraj plumoj sen konsisto. Feliĉeto faros vin feliĉa. Kaj, se la mondo perdos kontraltan voĉon, ĝi akiros tiun sopranan de feliĉa virino."


Piednotoj

(1) Kun plezuro oni relegos, okaze de tiu recenzo, la belan poemon de K. Kalocsay "Al Marjorie Boulton" aperintan en nia No 4.