Enkomputiligis Don HARLOW

"Amoro kaj ĝentila kor' identas..."

de Dante ALIGHIERI

elitaligis Enrico DONDI

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/2 p. 66


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Amoro kaj ĝentila kor' identas,
kiel saĝulo en la verk' atestas;
unu el la alia sin prezentas,
kiel en raciul' racio nestas.

Kreas naturo, se ĝi amon sentas,
Amoron reĝo: kor' la hejmo estas,
kie -- la daŭr' jen longas jen momentas --
dormante en ripoza pac' li restas.

En la virino saĝa bel' ekzistas
plaĉanta al okuloj, kaj en koro
al plaĉa aĵo ĝermas la deziro,

kies daŭrad', se longe ĝi rezistas,
ekvekas la spiriton de Amoro.
Simile al virino plaĉas viro.