Enkomputiligis Don HARLOW

"En mian menson reveninta estas..."

de Dante ALIGHIERI

elitaligis Enrico DONDI

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/2 p. 69-70


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

En mian menson reveninta estas
la ĝentilino, kiun la Sinjoro
pro ŝia virt' asignis al la gloro
de l' lumil-sfer', kie Maria festas.
En mian menson reveninta estas
la ĝentilin' plorata de Amoro,
kiam pro ŝia virto en esploro
de tio, kion fatras mi, vi restas.
Amor', al kiu mens' ĝin manifestas,
vekiĝas tuj en la dolora koro
kaj diras al la ĝemoj: "Ek al foro!"
foriras ili, kiuj ene nestas.

Plorante venas ili for debruste
kun tia voĉo, kia ofte trenas
l' okulojn al malĝoja plor-amaro;

kaj diras, kiuj pleje nin ĉagrenas:
"Nobla anim', hodiaŭ estas ĝuste,
kiam vi ĉieliris, unu jaro."